Municipo Saldus

municipo en okcidenta Latvio ekde julio 2021
(Alidirektita el Distrikto Saldus)

La distrikto > municipo Saldus (latve Saldus novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Saldus (latve Saldus rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Saldus novads, Brocēnu novads). La centro de la distrikto situas en Saldus.

municipo Saldus
latve Saldus novads
municipo
Saldus
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Kuronio
Ŝoseo A9 Rigo-Liepāja
 - Ŝoseo P105 Saldus-Ezere
 - Ŝoseo P108 Ventspils-Saldus
 - Ŝoseo P109 Kandava-Saldus
Urboj Saldus, Brocēni
Riveroj Venta, Vadakste, Ciecere, Ezere
Ĉefurbo Saldus
Plej alta punkto
 - alteco 142 m s. m.
Areo 2 179 km² (217 900 ha)
Loĝantaro 27 110 (2021[1])
Denseco 12,44 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-088
Vikimedia Komunejo: Saldus Municipality
Retpaĝo: saldus.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas nordoriente distrikto Tukums, sudoriente distrikto Dobele, sude Litovio (distriktoj Telŝiao kaj Šiauliai), sudokcidente distrikto Dienvidkurzeme kaj nordokcidente distrikto Kuldīga.

Historio redakti

La loĝantaro de la distrikto estas konata ekde la bronzepoko. En 12-a jarcento, la distrikto estis loĝita plejparte fare de la kuronoj, en la orienta parto miksita kun la zemgaloj. En la 13-a jarcento, la plej granda parto de ĝi apartenis al la Kuronia Interlando, malgrandaj partoj al kuronaj Bandava kaj zemgalaj Dobene. Ekde la meza de la 13-a jarcento la lando iĝis parto de Livonio, preskaŭ la tuta teritorio apartenis al la Livonia Ordeno, krom la maldekstra bordo de Venta, kiu apartenis al la Diocezo de Kurzeme. En 1561-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, ekde 1795 ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio redakti

La plej granda parto de la distrikto situas en la suda parto de la Orienta Kuronia Altebenaĵoj.(latve Austrumkurzemes augstiene) Sude malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene). Arbaroj ĉirkaŭ 40% de la teritorio. Mineraloj - kalkoŝtono (Kūmas, Nīgrande, Sātiņi-Sesile), dolomito (Poģi), argilo (Ceplīši, Ciecere, Saldus, Brocēni, Sātiņi), sablo (Namiķi), torfo (Gāgu, Veiķenieku marĉoj).[2][3]

Averaĝa temperaturo: -6  °C en januaro, +16  °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[4]

Tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Venta. Gravaj riveroj: Venta, Ciecere, Zaņa, Ezere, Vadakste, norde Ēda (Šķēde), Amula, Imula.

Grandaj lagoj: Cieceres 2,8 km², Remtes 0,76 km².[2]

Loĝantaro redakti

Distrikto Saldus havas 27 110 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,4 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Saldus Urbo - 10 833
2. Brocēni Urbo - 3105
3. Druva Vilaĝo Saldus 1045
4. Lutriņi Vilaĝo Lutriņu 514
5. Kalni Vilaĝo Nīgrandes 507
6. Ezere Vilaĝo Ezeres 500
7. Nīgrande Vilaĝo Nīgrandes 372
8. Kursīši Vilaĝo Kursīšu 359
9. Oškalni Vilaĝo Cieceres 357
10. Pampāļi Vilaĝo Pampāļu 351

Administraj unuoj redakti

Urboj (pilsēta) redakti

Saldus pilsēta, Brocēnu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts) redakti

Blīdenes pagasts, Cieceres pagasts, Ezeres pagasts, Gaiķu pagasts, Jaunauces pagasts, Jaunlutriņu pagasts, Kursīšu pagasts, Lutriņu pagasts, Nīgrandes pagasts, Novadnieku pagasts, Pampāļu pagasts, Remtes pagasts, Rubas pagasts, Saldus pagasts, Šķēdes pagasts, Vadakstes pagasts, Zaņas pagasts, Zirņu pagasts, Zvārdes pagasts.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 8-550.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 3-281.
  4. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)