Brocēni

urbo en Latvio

Brocēni - jen latve, historie germane Brotzen - estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la sudokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Saldus kaj situas en orienta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 8 km de Saldus kaj 112 km de Rigo.[1] La urbo situas apud lago Ciecere kaj havas grandan konstrumaterialan fabrikon.[2]

Brocēni
historie germane Brotzen
Urbo
Konstrumateriala fabriko.
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Saldus
Historia regiono Kuronio
Koordinatoj 56° 40′ 48″ N 22° 34′ 06″ O / 56.68000 °N, 22.56833 °O / 56.68000; 22.56833 (mapo)
Areo 8,4 km² (840 ha)
Loĝantaro 2 830 (29.01.2021)
Denseco 336,9 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3801, 3851
Vikimedia Komunejo: Brocēni
Retpaĝo: www.broceni.lv

Historio redakti

En 1928, la ekstraktado de kalkoŝtono komenciĝis sur la marbordoj de lago Ciecere, kaj fervoja linio Rigo-Skrunda-Liepāja estis konstruita laŭ la norda rando de la lago. En 1936-1938 moderna cementfabriko estis konstruita kaj la vilaĝo de Brocēni plej proksime al ĝi. Ardezfabriko estis konstruita en 1939-1940.

En 1950, Brocēni ricevis la rajtojn de urbovilaĝo.[3] En 1992 - la urborajtojn.

Geografio redakti

La urbo situas en la Orienta Kuronia altebenaĵo sur la dekstra bordo de lago Ciecere. Norde urbo limas lagon Brocēnu.[4]

Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[4]

Transporto redakti

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas A9 (Rigo-Liepāja) kaj P109 (Kandava-Saldus), lokaj vojoj estas V1152 (Bērzi - Brocēni fervoja stacio) kaj V1156 (Brocēni - Namiķi). Ekzistas fervoja linio Rigo-Liepāja, sed neniu ĉiutaga pasaĝera fervoja servo estas en Brocēni.

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 824 personoj sur areo de 8,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 335 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[3][5]
1965 5000
2000 3519
2021 2570

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[5]
2000 3519 2351 (67%) 680 (19%) 197 (6%) 113 (3%) 42 (1%) 84 (2%) 52 (2%)
2021 2570 2086 (76%) 365 (13%) 99 (4%) 52 (2%) 26 (1%) 70 (3%) 52 (2%)

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. retejo de la konstrumateriala fabriko Schwenk en Brocēni
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 265.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. 5,0 5,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj redakti