Schwarzenburg (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Schwarzenburg)


La Distritko Schwarzenburg (en la germana Amtsbezirk Schwarzenburg) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 distrikto de Kantono Berno kun la ĉefloko Schwarzenburg (komunumo Wahlern). La iama distrikto estas ankaŭ konata kiel Schwarzenburgerland [kio signifas Lando de la Nigra Kastelo]. Al la distrikto apartenas kvar komunumoj kun etute 10002 loĝantoj kaj areo de 157 km².

Distrikto Schwarzenburg
Blazono de Wahlern kaj la distrikto Schwarzenburg
Kastelo Schwarzenburg: Sidejo de la Prefektejo Schwarzenburg
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Schwarzenburg
Kantono Berno
Ĉefloko Schwarzenburg (Wahlern)
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10002 (2007-12-31)
Areo 157 km²
Loĝantardenseco 63,71 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0221
vdr

Geografio redakti

Schwarzenburgerland situas inter la urbo Berno en la nordo, Kantono Friburgo en okcidento, la distrikto Seftigen en oriento kaj Berna Oberlando en sudo. La distrikto situas inter la riveroj Sense en oriento kaj Schwarzwasser en okcidento, kies du valoj en la sudo estas ligitaj per la Gurnigelpasejo.

Trafiko redakti

La komunumo Wahlern estas servata de la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La cetereaj komunumoj de la distrikto estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Ekonomio redakti

Principe la tuta distrikto kun la escepto de la urbeto Schwarzenburg estas tre kampara kaj vivas de agrikulturo. La komunumo Wahlern kun la urbeto Schwarzenburg estas pro la fervojkonekto al Köniz kaj Berno parto de la berna aglomeraĵo kaj granda parto de ties loĝantoj laboras en la federacia urbo.

Prefektejo redakti

La distrikta prefektejo troviĝas en la Kastelo Schwarzenburg en la centro de la municipo Schwarzenburg. Prefektino en 2008 estis sinjorino Franziska Sarott.

Komunumoj de la distrikto Schwarzenburg redakti

Blazono Nomo de la komunumo
kaj municipoj kaj setlejoj
Loĝantaro
(31-a de decembro 2007)
Areo
en km²
  Albligen (Albligen, Harris, Wallismatt kaj Änetmoos) 465 4.3
  Guggisberg (Municipoj: Guggisberg, Riffenmatt-Schwendi, Kriesbaumen, Riedstätt, Kalchstätten, Hirschmatt-Laubbach, Riedacker, Sangernboden kaj Ottenleuebad) 1602 54.9
  Rüschegg (Rüschegg, Gambach, Hirschhorn, Heubach, Rüschegg-Graben kaj Schwefelberg-Bad) 1708 57.4
  Wahlern (Schwarzenburg, Lanzenhäusern, Mamishaus, Milken, Steinenbrünnen, Steinhaus, Wagerten kaj Wahlern) 6227 40.6
Entute: 4 komunumoj 10002 157.2

Eksteraj ligiloj redakti