Schwarzenburg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schwarzenburg BE)

Schwarzenburg estas vilaĝo de la iama komunumo Wahlern kaj ek de la 1-a de decembro 2012 komunumo estiĝinta el la kuniĝo de la iamaj komunumoj Wahlern kaj Albligen. Ĝi havis 6674 loĝantojn je ĝia fondiĝo la 1-an de januaro 2012.

Schwarzenburg
Blazono de Schwarzenburg
Blazono de Schwarzenburg
Blazono de Schwarzenburg
La kastelo Schwarzenburg
La kastelo Schwarzenburg
La kastelo Schwarzenburg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Schwarzenburg
Koordinatoj  46° 49′ 6″ N 7° 20′ 28″ O / 46.81833 °N, 7.34111 °O / 46.81833; 7.34111 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 6″ N 7° 20′ 28″ O / 46.81833 °N, 7.34111 °O / 46.81833; 7.34111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6674
Areo 44,79 km²
Alteco 792 m super marnivelo
Poŝtkodo 3148 Lanzenhäusern
3150 Schwarzenburg
3152 Mamishaus
3157 Milken
3183 Albligen
Komunumkodo 0855
Mapo de Schwarzenburg
Mapo de Schwarzenburg
Mapo de Schwarzenburg
vdr

Geografio redakti

La komunumo Schwarzenburg situas 15 kilometrojn sudsudokcidente de la federacia urbo ĉe la bordo de la rivero Sense, kaj estas la ekonomia kaj kultura centro de la regiono Schwarzenburgerland, kiu ĝis la 31-a de januaro 2009 estis distrikto de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 2011 la iama distrikto Schwarzenburg estis integrita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Albligen, Lanzenhäusern, Milken, Mamishaus, Schönentannen, Steinenbrünnen, Steinhaus, Schwarzenburg, Wagerten kaj Wahlern, kaj tuta serio da pliaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 44,79 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 62,2% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schwarezburg limas en nordo al Köniz, en nordoriento al Oberbalm, en oriento al Rüeggisberg, en sudoriento al Rüschegg, en sudo al Guggisberg, en sudsudokcidento al Alterswil (FR), en sudokcidento al Sankt-Antoni (FR), en nordokcidento al Heitenried (FR), kaj en nordnordokcidento al Ueberstorf (FR).

Trafiko redakti

Tra Schwarzenburg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Friburgo al Kirchenthurnen, kiu en la centro de Schwarzenburg unuiĝas kun la kantona ĉefvojo nr-o 232 de Schwarzenburg al Berno. De Schwarzenburg la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la kompanio Berno-Lötschberg-Sempinono-Fervojo kondukas la Berno. Ĝin servas la regiona trajnlinio S6 en duonhora kadenco. De la stacidomo de Schwarzenburg diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schwarzenburg datiĝas el la jaro 1025 kiel Suarcenburc. Ĝis la 31-a de decembro 2011 Schwarzenburg estis kvartalkomunumo de la komunumo Wahlern. Kun efiko de la 1-a de janauro 2012 Wahlern kaj Albligen estis kunigitaj al la nova komunumo Schwarzenburg. Jam dum mezepoko Schwarzenburg estis la centro de la paroĥo kaj merkatoloko, kiu en la 16-a jarcento de la Grafoj de Savojo ricevis la rajton organizi tri jarajn merkatojn. La Kastelo Schwarzenburg ĝis la 31-a de decembro 2009 estis la sidejo de la administracio de la distrikto Schwarzenburg, kies ĉefloko Schwarzenburg estis. [2]

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti