Distrikto Tab
distrikto en Hungario
La Distrikto Tab (hungare Tabi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro en la orienta parto de la departemento.
Distrikto Tab | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Suda Transdanubio, Departemento Somogy | ||
Ĉefurbo | Tab | ||
- koordinatoj | 47° N, 18° O (mapo)46.73333333333318.033333333333Koordinatoj: 47° N, 18° O (mapo) | ||
Areo | 427,24 km² (42 724 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 11 600 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 27,15 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Tab | |||
La distrikta ĉefurbo estas Tab, kiu estas urbo, la ceteraj 23 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 427,24 km², kie loĝas 12 786 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj kaj bestobredadoj.
Historio redakti
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1968, poste la komunumoj estis aligitaj al alia distrikto. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Tab, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bábonymegyer, |Lulla, Sérsekszőlős, Torvaj, Zala (vilaĝo) kaj Zics
- vilaĝoj:
- Andocs, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Fiad, Kisbárapáti kaj Nágocs
- Kapoly, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bedegkér, Kánya, Somogyegres, Somogymeggyes kaj Tengőd
- Törökkoppány, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bonnya, Kára, Miklósi, Somogyacsa, Somogydöröcske kaj Szorosad
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio