Miklósi
Miklósi [miklOŝi], germane Niklasing estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Tab. En la loknomo Miklós signifas: Nikolao.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiMiklósi situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Tab troviĝas 12, Igal 16, Tamási 27, Balatonföldvár 30 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis pri la vilaĝo el la 1330-aj jaroj. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Baldaŭe hungaroj, slavoj kaj germanoj refondis la komunumon. En 1945 la Ruĝa Armeo deportis homojn al la gulago, poste la germandevenaj deportiĝis al Germanio, dume deportitaj hungaroj alvenis el Ĉeĥoslovakio. En 1952 kolĥozo pri Ruĝa Stelo formiĝis. Vilaĝservoj estas migra poŝto, futbalejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1893
- monumento pri falintoj
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu