Distrikto Vásárosnamény
La Distrikto Vásárosnamény [vAŝAroŝnamEnj] (hungare Vásárosnaményi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la nordorienta parto de la departemento (same en la nordorienta parto de la lando).
Distrikto Vásárosnamény | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Ĉefurbo | Vásárosnamény | ||
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)48.1833333322.35Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | ||
Areo | 617,94 km² (61 794 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 34 880 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 56,45 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Vásárosnamény | |||
La distrikta ĉefurbo estas Vásárosnamény, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 25 estas vilaĝoj.
La areo estas 617,94 km², kie loĝas 36 689 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la alta senlaboreco.
Historio redakti
Tiu distrikto estis kreita en 1923 el restanta parto de departemento Bereg. Ĝi funkciis ĝis 1983, tiam la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario. La Distrikto Vásárosnamény rekreiĝis en 2013.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Vásárosnamény, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Jánd kaj Olcsva
- alia urbo: Nyírmada
- grandvilaĝo: Tarpa, kiu administras ankaŭ vilaĝon Gulács
- vilaĝoj:
- Aranyosapáti
- Beregdaróc, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gelénes, Tiszaszalka, Tiszavid kaj Vámosatya
- Csaroda, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Beregsurány, Hetefejércse, Márokpapi kaj Tákos
- Ilk, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gemzse, Kisvarsány kaj Pusztadobos
- Nagyvarsány, kiu administras ankaŭ vilaĝon Gyüre
- Tiszakerecseny , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Barabás, Lónya, Mátyus kaj Tiszaadony
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio