Dmitrij Kabalevskij

rusa komponisto (1904-1986)

Dmitrij Borisoviĉ KABALEVSKIJ (ruse Дмитрий Борисович Кабалевский; la 30-an de decembro 1904 - la 18-an de februaro 1987 ) estis rusa komponisto. Li estis, interalie, unu el la plej grandaj modernaj komponistoj de infana muziko en Rusio [1][2].

Dmitrij Kabalevskij
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1904 (1904-12-17)
en Sankt-Peterburgo
Morto 14-an de februaro 1987 (1987-02-14) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Academic Music College of the Moscow Conservatory (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko
universitata instruisto
pianisto
filmkomponisto
publika konato
muzikinstruisto
koreografo
muzikologo
dirigento
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Piano Concerto No. 3
TTT
Retejo http://www.kabalevsky.ru
vdr

Kabalevskij organizis kaj fondis la organizaĵon de rusaj komponistoj en Moskvo, kaj estis unu el la gvidaj figuroj en tiu organizaĵo. Li estis produktiva komponisto de piana muziko kaj ĉambra muziko. Multaj el liaj verkoj por la piano estis prezentitaj fare de la grandaj pianistoj kaj estis konsideritaj novigaj.

Kabalevskij estis naskita en Sankt-Peterburgo. Lia patro volis ke li estu matematikisto, sed li estis tirita al la artoj. En juna aĝo li studis pianon, kaj laboris akompanante mutajn filmojn. Kabalevskij studis ĉe la Moskva Konservatorio, kaj poste iĝis profesoro en ĉi tiu institucio. Kabalevskij estis inter la organizantoj de sovetuniaj komponistoj kaj dum longa tempo estis inter la ĉefaj figuroj en la organizaĵo.

En rekono de lia muzika kaj publika agado, li gajnis la Premion de Sovetunio 4 fojojn, en 1972 li ricevis la Premion Lenin kaj en 1963 la titolon de Popola Artisto.

Heredaĵo

redakti

Lia plej grava kontribuo al la mondo de muziko estas en plifortigo de la ligo inter infanoj kaj muziko. Kabalevskij ne nur verkis multajn verkojn destinitajn precipe por infanoj lernantaj muzikludi, sed ankaŭ ellaboris instruplanojn por muzika edukado por infanoj, ekzemple en la kampo de gvidata aŭskultado.

Referencoj

redakti
  1. Peter Rollberg. (2009) Historical Dictionary of Russian and Soviet Cinema. Rowman & Littlefield, p. 310–311. ISBN 978-0-8108-6072-8.
  2. Третий "кит" советской музыки (ruse). Classical Music News (30 December 2016). Alirita 21 June 2020.

Eksteraj ligiloj

redakti