Dogona lingvo, ankaŭ: dogonaj lingvoj estas grupo de dekkelkaj lingvovarioj, tradicie klasifikataj kiel dialektoj de unu lingvo el gura lingvaro, kadre de niĝerkonga lingvaro. Lastatempe oni tamen postulas rekonon de dogonaj dialektoj kiel apartaj lingvoj, kreantaj memstaran lingvan familion, ene de la gura-kongaj, kaj eĉ apartan de la niĝerkonga lingvaro.

Dogona lingvo
dialekta kontinuaĵo • lingvo
Atlantik-konga lingvaro • Benue–Congo
Lingvaj kodoj
  Glottolog dogo1299
Angla nomo Dogon
Franca nomo dogon
vdr

Doganaj lingvoj estas uzataj sume de ĉirkaŭ 600 mil dogonoj, sur teritorio de nord-orienta parto de Malio, oriente de Mopti ĝis la rivero Niĝero kaj sur apudlimaj terenoj de Burkino. Tipologie tiuj ĉi lingvoj apartenas al tonlingvoj kun du manieroj de la intonacio de vokaloj. Fone de niĝer-kongaj lingvoj ilin karakterizas relative malriĉa sistemo de substantivaj klasoj. Tipa vortordo estas Subjekto Objekto Verbo.

Dogonaj lingvoj, pro kulturaj kaj geografiaj kialoj, estas sub forta influo de bambara lingvo kaj fulana lingvo.

Vidu ankaŭ redakti