Dolinka (distrikto Veľký Krtíš)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolinka

Dolinka, hungare Inám estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Dolinka situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 30 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1260 en formo "Inam", la preĝejo menciiĝis en 1291. En 1910 loĝis tie 515 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1948 la nova vilaĝnomo estas Dolinka. En 2001 loĝis tie 513 da homoj, (496 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti