Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dongo.
Dongo-anoj en festaj vestoj (distrikto Liping)
Tipa donga ponto en Ĉengjango, Gŭangŝio

La dongoj[1][2]dungoj[3] estas unu el la 55 agnoskataj minoritatoj en Ĉinio, kun ĉirkaŭ 2,9 milionoj da homoj. Ili estas konataj pro siaj kovritaj „vento-kaj-pluvo-pontoj“ kaj la artaj, plurvoĉaj kantoj. Ilia gepatra lingvo estas la samnoma donga lingvo.

HistorioRedakti

La popolo de la dongoj migris en ĉirkaŭ 1000 a.K. el la hodiaŭa Tajlando al nuna teritorio de Ĉinio. Pro ekspansio de la han-ĉinoj, ili estis premitaj pli suden. Hodiaŭ ili vivas ĉefe en Gŭangŝjio kaj Gŭiĝoŭo.

En EsperantoRedakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[4] Tiukadre la artikolo Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, de Dai Rong kaj Xue Dayuan, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Dongoj, nome pri la akcepto de la sistemo rizo-fiŝo-anaso, kiu konsistas en la produktado de la tri produktoj interplektita.[5]

ReferencojRedakti

  1. Guanĝi-a Sanjiang-gubernio okazigis festivalon de kantoj de dongoj ĈRI
  2. IJK-2012 denove en Vjetnamio
  3. "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino, 1986
  4. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  5. Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, de Dai Rong kaj Xue Dayuan, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 24-25. Tradukis el la angla lingvo Saed Abbasi (Irano).