Drágszél
Drágszél (drAgsEl) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 6342
- Telefonprefikso: 78
Geografio
redaktiDrágszél situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kalocsa troviĝas 12, Kecskemét 80, Szeged 107, Budapeŝto 128 km.
Historio
redaktiDum la turkoj la regiono senhomiĝis. La loko estis longe nur paŝtejo. En 1921 tiu ĉi loko sendependiĝis de Homokmégy. Dum la 2-a mondmilito oni faris ankaŭ preĝejon el la funkcianta lernejo. Tiam turo konstruiĝis super la lernejon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, biblioteko, migra poŝto.