Duccio di Buoninsegna (ĉ. 1255–1260ĉ. 1318–1319) estis itala pentristo aktiva en Siena, Toskanio, en la fino de la 13-a kaj komenco de la 14-a jarcento. Li estis dungita laŭlonge de sia vivo por kompletigi multajn gravajn verkojn en registaraj kaj religiaj konstruaĵoj tra tuta Italio. Duccio estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj pentristoj de la Mezepoko,[1] kaj kreanto de la pentrartaj stiloj kaj de la Trecento kaj de la Siena skolo. Li ege kontribuis ankaŭ al la siena Gotika stilo.

Duccio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1254 (1254-11-30)
en Sieno
Morto 30-an de novembro 1318 (1318-11-30) (64-jaraĝa)
en Sieno
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Gualino Madonna
Maestà
Madono de Rucellai
Maria met kind
vdr

Arta kariero redakti

 
La alvoko de la Apostoloj Petro kaj Andreo (el la Maestà) ĉ. 1308–1311.

Kie Duccio studis, kaj kun kiu, estas ankoraŭ celo de tre granda debato, sed analizante lian stilon kaj teknikon arthistoriistoj kapablis limigi la kampon.[2] Multaj kredas, ke li studis kun Cimabue, dum aliaj pensas, ke eble li mem fakte veturis al Konstantinopolo kaj lernis rekte el bizanca mjastro.

Oni konas malmulte pri lia pentrokariero antaŭ 1278, kiam estante 23-jaraĝa li estis registrita kiel pentrinta dek du rakontolibrojn.[3] Kvankam Duccio estis aktiva el 1268 ĝis ĉirkaŭ 1311, nur proksimume 13 el liaj verkoj survivas nuntempe.[4]

El la survivantaj verkoj de Duccio, nur du estis definitive datitaj. Ambaŭ estis gravaj publikaj komisioj:[5] la "Rucellai Madonna" (Galleria degli Uffizi), komisiita en Aprilo 1285 de la Compagnia del Laudesi di Maria Vergine por kapelo en Santa Maria Novella en Florenco; kaj la Maestà komisiita por la ĉefaltaro de la Katedralo de Sieno en 1308, kiun Duccio finkompletigis ĉirkaŭ Junio 1311.[6]

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Encyclopedia Britannica: Duccio
  2. Smart 1978, p. 39.
  3. White, John. (1993) Art and Architecture in Italy 1250–1400. ISBN 0300055854.
  4. smarthistory.khanacademy.org/duccio-madonna.html
  5. Madonna and Child Duccio di Buoninsegna (Italian, active by 1278–died 1318 Siena). Metropolitan Museum of Art. Alirita 10a de Decembro 2012.
  6. Smart 1978, p. 40.

Bibliografio redakti

  • Beck, James (2006). Duccio to Raphael. European Press Academic Publishing. ISBN 8883980433.
  • Bellosi, Luciano (1999). Duccio: The Maestà. New York: Thames and Hudson. ISBN 978-0500237717.
  • Bellosi, Luciano; Ragionieri, Giovanna (2003). Duccio di Buoninsegna. Giunti Editore. ISBN 978-8809032088.
  • Deuchler, Florens (1984). Duccio. Milan: Electa. ISBN 8843509721.
  • Jannella, Cecilia (1991). Duccio di Buoninsegna. Scala/Riverside. ISBN 978-1878351180.
  • Smart, Alastair (1978). The Dawn of Italian Painting 1250–1400. Oxford: Phaidon. ISBN 0714817694.

Eksteraj ligiloj redakti