Duko de la frankoj

Duko de la frankoj estis titolo donita en la merovidaj kaj karolidaj dinastioj al la duarangulo de la reĝlando de frankoj post la reĝo de frankoj. Ĝi estis la titolo de arnulfidoj kaj robertidoj antaŭ ol tiuj familioj surtroniĝis kaj anstataŭis la regantan dinastion. verŝajne pro tio la kapetidoj rifuzis denove atribui ĝin.

La duko de la frankoj en la merovida dinastio redakti

La 1-a kiu prenis la titolon dux Francorum, kiu tradukiĝas duko de la frankoj[1], estis Pepino el Herstal[2],[3] post lia venko en la batalo de Tertry en 687.

Ankaŭ liaj idoj, Karolo Martelo, Pipino la pli juna kaj Karlomano[4] havis tiun titolon. En 751, Pipino la pli juna fariĝis reĝo de frankoj post estinta duko de la frankoj kaj laŭ tiu titolo estis la vera reganto de la reĝlando de frankoj.

La duko de la frankoj en la karolida dinastio redakti

La 25-an de julio 936, por rekompenci lian helpon por rekonkeri la tronon de la reĝlando de frankoj, Ludoviko la 4-a, donis al Hugo la Granda la rimedojn por montri en la reĝlando sian superecon super la aliaj princoj, atribuante al li la titolon dux Francorum, duko de la frankoj. La signifo de tiu titolo estis klarigita en la 26-a de decembro de la sama jaro per dokumento en kiu Ludoviko la 4-a substrekis ke tio faris de Hugo « en tous nos regna, le second post nous »[5], similigia al « vicreĝo » kun rango ekvivalenta al la majordomo sub la lastaj merovidoj[6].

En 960, la reĝo Lotaro[7] konsentis redoni al Hugo Kapeto la titolon "duko de la frankoj", kiun lia patro Hugo la Granda (filo de Roberto) estis akirinta interŝanĝe de helpo al Ludoviko la 4-a de Transmaro[8].

En la 10-a jc, la duko de la frankoj prezidis la kunvenon de la granduloj, kiuj elektis la reĝon pro prerogativo dufoje konfirmita ekde 936[9].

Forigo de la ofico "duko de la frankoj" kun la kapetida dinastio redakti

Printempe de 993, la grafo Eŭdo la 1-a de Blois, malkontenta ke Hugo Kapeto kaj ties filo estis rifuzinta doni al li la titolon duko de la frankoj, imagis kun Adalberono de Laon kapti ilin okaze de renkontiĝo antaŭvidita en Metz kun la imperiestro Oto la 3-a kaj surtronigi Ludoviko, filo de Karolo de Malsupra Lotaringo[10]. Eŭdo la 1-a de Blois estus fariĝinta duko de la frankoj kaj Adalbéron episkopo de Reims. Hugo Kapeto kaj ties filo antaŭinformitaj fiaskigis tiun provon.

Listo de dukoj de frankoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Oni kelkfoje tradukis tiun titolon "duko de Francio".
  2. Johann Friedrich Schulte, Marcel Fournier, Ernest-Désiré Glasson Histoire de droit et des institutions de l'Allemagne 1882, 55 paĝoj.
  3. Making of America Project, Edith Wharton, Cairns The North American Review1855, 119 paĝoj.
  4. Louis Thomassin Ancienne et nouvelle discipline de l'église 1865, 247 paĝoj.
  5. Olivier Guillot, Albert Rigaudière, Yves Sassier, Pouvoirs et institutions dans la France médiévale, tomo 1-a : Des origines en l'époque féodale, Armand Colin, 2003, 170-a paĝo.
  6. Christian Bonnet, Christine Descatoire, Les Carolingiens, 741-987, Armand Colin, 2001, 214-a paĝo.
  7. Yves Sassier Structures du pouvoir, royauté et Res publica. (France, IX-XIIe) 2004, http://books.google.com/books?id=Ec1nAAAAMAAJ }}, 236-a paĝo
  8. Yves Sassier, Jean-François Lemarignier, Recherches sur le pouvoir comtal en Auxerrois du Xe au début du XIIIe siècles 1980, http://books.google.com/books?id=HQtoAAAAMAAJ }} 16-a paĝo
  9. Sassier 1995, paĝo195
  10. Laurent Theis, Robert le Pieux, eld. "Librairie Académique Perrin", 1999, 76-a paĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj kaj bibliografio redakti

 

Vidu ankaŭ redakti