Dumai (indonezie Kota Dumai, ĉine 杜迈) estas urbego en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Riaŭo. La urbego konsistas el sep distriktoj.

Larĝa panoramo pri granda moskeo en Dumai
Larĝa panoramo pri granda moskeo en Dumai
Dumai
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 264 084  (2015) [+]
Loĝdenso 153 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 40′ N, 101° 27′ O (mapo)1.6666666666667101.45Koordinatoj: 1° 40′ N, 101° 27′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 1727,38 km² ( 172 738 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Dumai (Sumatra)
Dumai (Sumatra)
DEC
Dumai
Dumai
Situo de Dumai
Dumai (Indonezio)
Dumai (Indonezio)
DEC
Dumai
Dumai
Situo de Dumai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dumai [+]
vdr
Oficejo en Dumai

Geografio redakti

Dumai situas en nordorienta marbordo de la insulo, kontraŭe Malajzio etendiĝas. Provinca ĉefurbo Pekanbaru troviĝas 127, Batam 295, Medano 374, Palembang 636, Banda Aceh 806, ĉefurbo Ĝakarto 1057, Bandungo 1174, Semarang 1386, Jogjakarto 1445, Surabajo 1599, Makassar 2136 kilometrojn (aere) [1].

 
Moskeo en Dumai

Historio redakti

Dumai pli frue estis malgranda vilaĝo. En la dua mondmilito la urbego estis okupita de japanaj trupoj. En 1999 alvenis la urba statuso.

Ekonomio redakti

Dumai estas komerca centro ĉefe al Malajzio. Dumai estas riĉa je fueloj kaj palmoleoj. En la pli foraj teritorioj oni kultivas rizojn, legomojn, bananojn, ananasojn, rambutanojn, palmojn, fine ekzistas bredado de brutoj kaj dolĉakva fiŝkaptado.

Klimato redakti

La klimato de Dumai estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 2591 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko redakti

En Dumai marhaveno kaj enlanda flughaveno funkcias. Surtere estas 2 gravaj vojoj al Pekanbaru kaj Medano. Enurbe aŭtobusoj, taksioj, komunaj taksioj, motortaksioj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Religio redakti

Inter la pluraj religioj la majoritata estas la islamo.


Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans