Dun and Bradstreet (konata mallonge pere de ĝia akronimo D&B) estas internacia firmao kun ĉefsidejo en Usono, kiu disponigas komercinformojn por kreditriskadministrado, kreditinformojn kaj merkatikajn informojn [1].

Dun & Bradstreet
negoco • entrepreno • publika kompanioeldonejo • katalogo vd
Dum 1841 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Short Hills
Lando Israelo
ISIN-kodo US26483E1001
TTT Oficiala retejo
vdr

La firmao estis establita en 1841 kaj havas sian ĉefsidejon en Short Hills en Nov-Ĵerzejo en Usono.

La informoj estas donitaj ĉefe al kompanioj kaj administrantoj, kiuj interesiĝas pri informoj pri siaj provizantoj, klientoj kaj konkurantoj. La kompanio posedas datumbazon, kiu enhavas informojn kolektitajn en pli ol 190 landoj pri pli ol 250 milionoj da entreprenoj tutmonde [2].

Inter la ĉefaj areoj de la firmao estas riska administrado (Risk Management Solutions), vendo kaj merkatado (Sales and Marketing Solutions), solvoj por aĉetado (Supply Management Solutions) kaj e-komercaj solvoj (E-Business Solutions). La firmao estas inter la gvidantoj en informoj pri kompanioj, kaj estas precipe konata pro sia DUNS (Dun & Bradstreet Universal Numbering System), kiu identigas pli ol 225 milionojn da kompanioj en pli ol 190 landoj kaj ŝtatoj.

Usonaj prezidantoj Abraham Lincoln, Ulysses S. Grant, Grover Cleveland kaj William McKinley ĉiuj laboris ĉe Dun & Bradstreet. D&B plurfoje estis voĉdonita de CNN kiel la plej agnoskita firmao de Usono ene de la kategorio de financaj informaj provizantoj.

Referencoj redakti

  1. "Dun & Bradstreet Ushers in a New Era", Yahoo Finance, March 10, 2015. (en-US)
  2. 400M Businesses! A B2B Data First! (November 5, 2020). Alirita 2022-02-03.

Eksteraj ligiloj redakti