Dvůr Králové nad Labem
Dvůr Králové nad Labem estas urbo en Ĉeĥio kun 15 339 loĝantoj (2024), situanta 30 km norde de urbo Hradec Králové. Oni ofte nomas la urbon nur Dvůr Králové.
Dvůr Králové nad Labem | |||
germane Königinhof an der Elbe | |||
urbo | |||
Dvůr Králové nad Labem
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dvůr Králové nad Labem | |||
Kromnomo: Dvůr Králové | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Trutnov | ||
Administra municipo | Dvůr Králové | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Konata loko | ZOO Dvůr Králové | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Dvůr Králové nad Labem | ||
- alteco | 298 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 25′ 59″ N 15° 48′ 44″ O / 50.43306 °N, 15.81222 °O (mapo) | ||
Areo | 35,82 km² (3 582 ha) | ||
Loĝantaro | 15 339 (2024) | ||
Denseco | 428,22 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1270 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 544 01 ĝis 544 04 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0525 | ||
NUTS 5 | CZ0525 579203 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 25 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dvůr Králové nad Labem | |||
Retpaĝo: www.mudk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vítězná, Doubravice (distrikto Trutnov), Bílá Třemešná, Třebihošť, Stanovice, Choustníkovo Hradiště, Hřibojedy, Kocbeře, Nemojov kaj Libotov.
Historio
redaktiEn loko de princa kortego Chvojno fondis en la jaro 1270 reĝo Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu estis komence de la 14-a jarcento ĉirkaŭbarita per remparoj kaj en la jaro 1392 ĝi fariĝis reĝa doturbo. Dum husanaj militoj en la jaro 1421 la urbo sen batalo kapitulacis al husanoj, poste forbruligis ĝin silezianoj, renovigita ĝi estis dum regado de Jiří z Poděbrad. Dum la tridekjara milito prirabis ĝin prusoj, en la 2-a duono de la 18-a jarcento estis deŝiritaj la remparoj kaj la urbo disvastiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj vilaĝoj. Pluraj monumentetoj atestas pri tio, ke ĉi tie oni batalis dum prusia-aŭstria milito en la jaro 1866. Post ekkonstruo de fervojo Pardubice – Stará Paka – Turnov evoluis teksindustrio kaj farboindustrio.
En la ĉirkaŭaĵo de placo ni trovos historian kernon. El kvar pordegoj pereis Suba pordego kaj Hradišťská-pordego, konserviĝis Supra pordego kaj Šindelářská-pordego. En Šindelářská-turo estadis malliberejo. Preĝejo de sankta Jan Baptisto estas el la 13-a jarcento, post pluraj alkonstruo ĉi tie estis alkonstruita en la jaro 1644 la alia etaĝo de turo, kiu estis per tio plialtigita al 64 m. En tiu ĉi turo „trovis“ en la jaro 1817 Václav Hanka la tn. Manuskripton el Dvůr Králové, indikata kiel la plej malnova malnovĉeĥa literatura memorigaĵo. Urbodomo en la placo estis devena ligna, la hodiaŭa konstruaĵo elkreskis post incendio en la jaro 1572, sian aspekton ĝi akiris per alikonstruo en la jaro 1833.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 222 |
1880 | 6 813 |
1890 | 10 898 |
1900 | 10 913 |
1910 | 15 051 |
1921 | 15 615 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 16 585 |
1950 | 14 190 |
1961 | 15 885 |
1970 | 16 085 |
1980 | 17 911 |
1991 | 16 976 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 381 |
2011 | 15 754 |
2014 | 15 988 |
2016 | 15 882 |
2017 | 15 839 |
2018 | 15 733 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 15 594 |
2020 | 15 550 |
2021 | 14 950 |
2022 | 15 170 |
2023 | 15 348 |
2024 | 15 339 |
Safario
redaktiLa plej vizitata en la urbo estas sendube zoologia ĝardeno, fondita en la jaro 1946; ekde la jaro 1967 ĝi specialiĝas al afrika bestaro en liberaj elkurejoj (safario).
Naskiĝintoj
redaktiEn la urbo naskiĝis muzika komponisto, kantisto kaj aktoro Rudolf Antonín Dvorský (1899–1966), konata kiel R. A. Dvorský.