Eŭrokorpo (angle Eurocorps, france Corps européen, germane Eurokorps, hispane Eurocuerpo) estas Korpo de Armeo (Armekorpo) je la servo de la Eŭropa Unio (EU) kaj de la NATO, garantiita de tiu lasta kiel Armekorpo de Rapida Reago kaj Responda Forto NATO.

Eŭrokorpo
emblemo
korpusoterarmeo • plurlanda milita koalicio
Komenco 1993 vd
Lando(j) BelgioFrancioGermanioLuksemburgoHispanioGrekioItalioPollandoRumanioTurkioAŭstrioKanadoFinnlando vd
Sidejo Strasburgo
Ĉefestro(j) Jarosław Gromadziński vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭrokorpo estis deklarita oficiale operativa en novembro de 1995, enkorpigante Luksemburgion en 1996.

La Eŭrokorpo estas formita de kvin ŝtatoj membroj: Germanio, Belgio, Hispanio, Francio kaj Luksemburgio. En ties Ĝenerala Sidejo en Strasburgo (Alzaco) ankaŭ troviĝas konstante militistoj de Italio, Pollando, Grekio kaj Turkio.

La Eŭrokorpo estas fakte komuna ĉefsidejo de la partoprenantaj ŝtatoj. Ĝi ne estas submetita al iu ajn armea korpo, sed nur al speciala komitato, en kiu la reprezentantoj de la nacioj estas membroj. Tamen, Eŭrokorpo ne havas oficialan rekonon de la Eŭropa Unio. La oficiala laborlingvo en la ĉefsidejo estis la germana kaj la franca ĝis 2002, kiam la angla estis utiligita kiel la oficiala lingvo.

Historio redakti

Eŭrokorpo estis establita en 1993 fare de Francio, Germanio kaj Belgio. En 1994 aliĝis ankaŭ Hispanio kaj en 1996 Luksemburgio. Tiuj kvin landoj estas la konstantaj membroj kiuj konsistigas Eŭrokorpo. Aliaj landoj kiuj sendas soldatojn al Eŭrokorpo estas Grekio, Italio, Rumanio kaj Turkio. Nederlando kaj Britio sendas kontaktoficirojn al Eŭrokorpo ĉefsidejo. En 2002, Aŭstrio kaj Finnlando subskribis traktaton laŭ kiu ili komencis sendi soldatojn al Eŭrokorpo. Finnlando ĉesis en 2006 kaj Aŭstrio en 2011. Inter 2003 kaj 2007, Kanado ankaŭ sendis soldatojn al Eŭrokorpo. En 2010, Pollando subskribis traktaton en kiu ĝi konsentis sendi soldatojn al Eŭrokorpo ekde 2017, sed post la ŝanĝo de registaro en la lando en 2015, la partopreno estis interrompita.

La personaro de la Eŭrokorpo estas nur 1,000 homoj, sed la Franc-Germana Brigado estas oficiale subigita al ĝi. Krome, la kvin konstantaj kompanioj en Eŭrokorpo dediĉis fortojn, kiuj, en okazo de krizo, supozeble estas subigitaj al Eŭrokorpo ĉefsidejo. La totalo de tiuj fortoj estas 60,000 homoj.

Eŭrokorpo personaro estis parto de la pactrupo en Kosovo kaj poste partoprenis en la batalado en Afganio.