Eŭropa Federacio de Pasaĝeroj

La Eŭropa Federacio de Pasaĝeroj, plej bone konata laŭ la anglalingva nomo kaj mallongigo de European Passengers' Federation (EPF) estas federacio kiu grupigas asociojn de pasaĝeroj de publika transporto kaj asociojn por daŭrebla movebleco (Transport and Environment-T&E) en la Eŭropa Unio kiuj strebas al pli daŭrebla movebleco kaj pli da pasaĝeraj rajtoj kaj volas komune defendi tiujn rajtojn eŭropnivele. ESF lobias kaj kunlaboras tiucele kun pluraj eŭropaj instancoj kiel la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Komisiono kaj la diversaj eŭropaj organizaĵoj aktivaj en la kampo de publika transporto.

Eŭropa Federacio de Pasaĝeroj
konsorcioombrelorganizaĵo
Komenco 2002 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Gento
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

La federacio ekestis la 18-a de oktobro 2002, kiel internacia neprofitcela asocio kies sidejo kaj adreso troviĝas en Gent, Belgio.

EPF okazigas ĉiujare konferencon, ĉiufoje en alia eŭropa urbo. La venonta konferenco estos en Akeno inter la 8-a kaj la 10-a de junio 2018,

Celaro redakti

La celo de la organizo estas defendi la pasaĝerajn rajtojn en Eŭropa Unio kaj promocii multmanieran daŭreblan internacian trafikon. La fokuso de EPF kuŝas ĉefe sur internaciaj trajnligoj. La kresko de rapidegaj trajnoj (TGV) kaj ICE liveras la ĉefan defion por la laboro de EPF. EPF protektas la rajtojn de la vojaĝantoj en duflankaj kontaktoj kun la ekspluatantoj de internaciaj trajnlinioj kaj la kompetentaj naciaj kaj eŭropaj instancoj. Nuntempe la multforma eŭropa vojaĝ-planilo estas gravega projekto en kiu EPF estas profunde enplektita[1].

 
Trajni plurmaniere signifas uzi trajnon kaj alian transportilon ekzemple biciklon post alveno.

Pasaĝeraj rajtoj redakti

Sur la retejo de EPF estas tekstoj pri la rajtoj de pasaĝeroj de publikaj transportiloj: aviadaj[2], sed ankaŭ pri tiuj de uzantoj de busoj, trajnoj, ŝipoj. EPF entreprenas ankaŭ esplorojn pri la rajtoj de pasaĝeroj kun ekzemple fizikaj limigoj aŭ tiuj kiuj uzas plurajn transportilojn unu post la alia por atingi la destinon (plurmaniereco)[3]. Unu de la problemoj kiujn klientoj de fervojoj ekzemple suferas estas la malfacileco fari translimajn vojaĝojn per "klasikaj" trajnoj[4], kontraste al la investoj en aŭtovojoj tra Eŭropo[5].

Ankaŭ sur la retejo de la Eŭropa Komisiono[6] troveblas utilaj informoj (eĉ pri informa apo por saĝtelefonoj) pri tiuj rajtoj kaj kiel obteni monan kompenson en okazo de problemoj (malfruoj, nuligo, damaĝo,..).

Membro-asocioj redakti

Publika transporto : redakti

  • Belgio: Bond van Trein-, Tram- en Busgebruikers (BTTB), Association des Clients des Transports Publics (ACTP), Navetteurs.be
  • Bulgario: Приятели на Железопътния Транспорт (Amikara Asocio de Trajntransporto)
  • Germanio: Fahrgastverband Pro Bahn, Deutscher Bahnkunden-Verband, Verkehrsclub Deutschland
  • Francio: Fédération Nationale des Associations d'Usagers des Transports (FNAUT)
  • Grekio : Επιβάτης (Epivatis) Σύλλογος Φίλων του Σιδηροδρόμου (Greka Amikara Asocio de Fervojoj)
  • Irlando: Consumers' Association of Ireland (CAI), Rail Users Ireland
  • Italio :Associazione Utenti del Trasporto Pubblico (UTP)
  • Luksemburgo: Association Luxembourgeoise des Amis des Chemins de Fer (ALACF)
  • Nederlando: Reizigers Openbaar Vervoer (ROVER)
  • Aŭstrio: Fahrgast, Pro Bahn Österreich
  • Svedio: ResenärsForum
  • Svislando: Pro Bahn Schweiz, Verkehrsclub der Schweiz
  • Hispanio: Associació per a la Promoció del Transport Públic (PTP)
  • Ĉeĥa Respubliko: Sdružení železničních zákazníků (SŽZ)
  • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando: Association of European Rail Agents (AERA), Bus Users UK, London TravelWatch, Passenger Focus, Railfuture, TravelWatch SouthWest

Daŭrebla movebleco redakti

Inter la membroj[7] de European Federation for Transport and Environment-T&E)[8]

  • Verkehrsclub Österreich - VCÖ (Aŭstrio)
  • Groupement des Usagers des Transports Intercommunaux Bruxellois (Belgio)
  • Cesky a Slovensky Dopravní Klub (Ĉeĥio)
  • Danish Eco Council (Danio)
  • Verkehrsclub Deutschland (Germanio)
  • Fédération Nationale des Associations d'Usagers de Transport (Francio)
  • Ecocity (Grekio)
  • Levegő Munkacsoport (Hungario)
  • Citadini per l'aria (Italio)
  • Amikoj de la tero (Kroatio)
  • Amikoj de la tero (Norvegio)
  • Amikoj de la tero (Nederlando)
  • Amikoj de la tero (Rusio)
  • Darnaus vystymo iniciatyvos - DVI (Litovio)
  • Stichting Natuur en Milieu (Nederlando)
  • Norges Naturvernforbund (Norvegio)
  • Polski Klub Ekologiczny (Pollando)
  • Associació per a la Promoció del Transport Públic - PTP (Hispanio)
  • Quercus (Portugalo)
  • Zero (Portugalio)
  • Terra Mileniul III (Rumanio)
  • Gröna Bilister (Svedio)
  • Verkehrsclub der Schweiz (Svislando)
  • Environmental Transport Association (Britio)

Bibliografio redakti

(angla) Garrod, Trevor; Holger Jansen: The European Passengers' Federation: Integrating the Users' Views acrss Countries. En. : Schiefelbusch, Martin; Hans-Liudger Dienel (eld.): Public Transport and its Users. The Passenger’s Perspective in Planning and Customer Care. Ashgate, Farnham, Surrey, 2009. p. 165-167.

(germana) Garrod, Trevor; Holger Jansen: Der Europäische Fahrgastverband: Kundeninteressen aus den einzelnen Mitgliedsstaaten zusammenführen. In: Schiefelbusch, Martin; Hans-Liudger Dienel (eld.): Kundeninteressen im öffentlichen Verkehr. Verbraucherschutz und Verbraucherbeteiligung. Schriftenreihe für Verkehr und Technik. Erich Schmidt Verlag, Berlin, 2009. p. 209–211.

Eksteraj ligiloj redakti

(unuligve angla) Oficiala retejo de la EPF : http://epf.eu/

(unulingve angla!) Passengers' Rights Campaign (Kampanjo Pasaĝeraj Rajtoj), Eŭropa Komisiono.

(angla) European Rail Timetable (Horaroj kaj libroj pri trajnlinioj en Eŭropo)

Vidu ankaŭ redakti

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) European Passenger Federation voor meer passagiersrechten (EPF por pli da pasaĝeraj rajtoj), (PDF[rompita ligilo]), KOMIMO-nieuwsbrief nr. 3, julio-aŭgusto-septembro 2011, alirite la 28-an de Majo 2018.
  2. (24 lingvoj) Air passenger rights (rajtoj de aviadaj pasaĝeroj), Europa.eu, alirite la 28-an de Majo 2018.
  3. (angla) Multimodal passenger rights, EPF, la 28-an de Majo 2018.
  4. Esceptoj estas manpleno de rapidegaj internaciaj trajnlinioj kiel tiuj espluatataj de Thalys, Eurostar ktp.
  5. (angla) Passengers still meet barriers on their international journey Arkivigite je 2018-05-28 per la retarkivo Wayback Machine, Intervjuo kun Christopher Irwin, Mobiliteitssite.nl, alirite la 28-an de Majo 2018.
  6. (plurlingve) Pasaĝeraj rajtoj, Eŭropa Komisiono.
  7. Membrolisto de T&E
  8. La Eŭropa Federacio de Transporto kaj Medio (mallonge T & E) estas la kupola organizaĵo de eŭropaj neregistaraj organizaĵoj en la kampo de daŭrebla transporto.