Avully

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Eaumorte)

Avully estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Avully
Blazono de Avully
Komunuma domo de Avully
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 10′ 10″ N 6° 0′ 7″ O / 46.16944 °N, 6.00194 °O / 46.16944; 6.00194 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 10″ N 6° 0′ 7″ O / 46.16944 °N, 6.00194 °O / 46.16944; 6.00194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1176
Areo 4,59 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1237
Komunumkodo 6603
Mapo de Avully
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 756 loĝantoj sur areo de 4,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 381 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Avully situas ĉe la suda bordo de la rivero Rodano tute en la okcidento de Svislando. Rodano post kurbiĝo en nordokcidento de la komunumo turniĝas suden kaj tiam formas la landlimon inter Svislando kaj Francio. Al la komunumo apartenas la vilaĝetoj Avully-Village, Epeisses, Eaumorte kaj Gennecy. La komunumo apartenas al la regiono Ĝeneva Ĉampanio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,64 km², de kiuj 14,9% estas kovritaj de arbaro, 63,8% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Avully limas en nordo al Dardagny, en nordoriento al Russin, en oriento al Cartigny, en sudoriento al Laconnex, en sudo al Avusy, en sudokcidento al Chancy, kaj en okcidento al Challex (Francio).

Trafiko redakti

La komunumo Avully situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika transportreto per loka buso de la urbo Ĝenevo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Avully datiĝas el la jaro 1220 kiel Avulie.[1]

En la jaro 1220 la Grafoj de Ĝenevo koncedis bienojn en Avully al la ĝeneva paroĥaro Saint-Victor, sed ili konservis la altan jurisdikcio, kiun en la jaro 1402 akiris la Grafoj de Savojo. De 1536 ĝis 1567 la regiono estis okupita de Berno, poste la regadon denove akiris la Savojoj. Per la kontraktoj de Liono de 1601 finiĝis la milito inter Savojo kaj Francio kaj Avully kune kun Chancy kaj Aire-la-Ville fariĝis parto de Francio. En la jaro 1604 la reĝo Henriko la 4-a donacis Avully al Ĝenevo, sed ĉar la parlamento de Burgonjo rifuzis sian konsenton, la vilaĝo ĝis la kontrakto de Parizo de la jaro 1749 per kiu ĝi definitive fariĝis ĝeneva posedaĵo, restis havaĵo de Saint-Victor. 1816 Avully kun Ĝenevo fariĝis parto de Svislando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti