Ede Pöschl
Ede Pöschl [poŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pöschl Ede estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis selmeci [ŝelmeci]. Lia filo estis Imre Pöschl, lia nepo estis Géza Pattantyús-Ábrahám.
Ede Pöschl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1820 en Vieno |
Morto | 29-an de novembro 1898 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Imre Pöschl |
Parencoj | Géza Pattantyús-Ábrahám (nepo) Imre Pattantyús-Ábrahám (nepo) |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero |
Ede Pöschl [1] naskiĝis la 10-an de majo 1820 en Vieno. Li mortis la 29-an de novembro 1898 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEde Pöschl frekventis gimnazion en Győr, poste li studis juron en la sama urbo inter 1835-1837, poste minadon en Akademio de Selmec inter 1837-1839, fine geologion, matematikon kaj arkitekton en sia naskiĝurbo. Post siaj studoj li akiris ŝtatan postenon en 1846. Post 4 jaroj li ekinstruis en la menciita akademio. En 1855 li estis nomumita ordinara profesoro, ankaŭ konsilisto pri minejoj, en 1872 katedrestro. Inter 1873-1876 li estis rektoro. Li pensiuliĝis en 1887.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Holz-Conservierungs-Versuche mit Rücksicht auf die Montan-Industrie (1859)
- Légsűrítő és kőfúró gépek (1872)