Imre Pöschl

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

Imre Pöschl [poŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pöschl Imre estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis selmeci [ŝelmeci]. Lia patro estis Ede Pöschl, li estis onklo de Géza Pattantyús-Ábrahám.

Imre Pöschl
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1871 (1871-11-25)
en Banská Štiavnica
Morto 4-an de marto 1963 (1963-03-04) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ede Pöschl
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Imre Pöschl [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1871 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 4-an de marto 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Pöschl akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1893. Post siaj studoj li helpis la instruadon samloke apud Károly Zipernowsky. En 1896 post eksterlana studvojaĝo li laboris en fabriko pri ŝipoj de Budapeŝto. Ekde 1917 li apartenis al stabo de Kálmán Kandó, kiu kreis elektrajn lokomotivojn. Ekde la sama jaro li ankaŭ instruis en la menciita universitato. En 1920 li estis nomumita privata profesoro, en 1925 publika ordinara profesoro kaj katedrestro. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Li ricevis premion en 1926.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egy- és többfázisú indukciós motorokról (1907)
  • Elektromos gépek üzembiztonságáról (1913)
  • Indukciós motorok fordulatszám változtatásáról (1926)
  • A Kandó-féle fázisváltós vontatású rendszerről (1930)

Fontoj redakti