Saxton Payson

usona tradukisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Eduard S. Payson)


Saxton PAYSON, ankaŭ konata kiel Edward S. Payson, (naskiĝis la 26-an de septembro 1842 en Groton de Massachusetts - mortis la 22-an de septembro 1932) estis usona esperantista verkisto kaj tradukisto.

Saxton Payson
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1842 (1842-09-26)
Morto 22-an de septembro 1932 (1932-09-22) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
tradukisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En sia juneco operkantisto, ekde 1882 fabrikisto de pianoj, ekde 1906 prezidanto de pianofabrika kompanio.

Esperanton li eklernis en la jaro 1910, ekde 1919 aperas liaj tradukoj. Inter la jaroj 1918-1921 li laboris kiel prezidanto de EANA, poste estis proklamita ĝia honora prezidanto.

En la originalan literaturon de Esperanto li enskribiĝis kiel 87-jarulo per novelo Juneco kaj Amo, legendo pri amaventuroj de pentristo, priskribanta urbokvartalojn, markanalojn kaj sunsubiĝon en Venecio. Lia alia originala rakonto La Fantoma Edzino estas sentimentala rakonto parolanta pri homo, kiu tiom sopiris pri sia mortinta edzino, ke ŝi kvazaŭ revenis, kaj li mem sub ŝia gvido mortas kaj foriras en la regnon de feliĉo.

Pli multaj estas liaj tradukoj el la angla literaturo, precipe de Mabel Wagnalls, sed ankaŭ de Kirchner, Giesy, Moffet, Haggard kaj Roe. La rakonton Thais de Anatole France li esperantigis el angla traduko.

Originaloj

redakti

Tradukoj

redakti
 
Lando de Arĝenta Akvo, 1931.
  • La Akrobato de Nia Sinjorino (miljara legendo, 1919)
  • Kirchner, Lula: Blanche, la Virgulino de Lille (1919
  • Giesy, J. U.: Mimi (povídka o latinské čtvrti za války, 1920)
  • Anatole France: Thais (1921)
  • Wagnalls, Mabel: Miserere (muzika rakonto, 1921)
  • Wagnalls, Mabel: Palaco de Danĝero (rakonto pri Madame la Pompadour, 1926)
  • Moffett, Cleveland: La Karto Mistera (1927)
  • Haggard, Henry Rider: Luno de Izrael (rakonto pri la eliro 1928 - tradukis kune kun Montagu C. Butler)
  • Roe, Vingie E.: Lando de Ârĝenta Akvo (1931)
  • Wagnalls, Mabel: La Rozujo Ĉiumiljara

Recenzoj

redakti

Pri La Karto Mistera

 
 Mistera, kiel la karto, kiu ĝin titolas, estas la tuta rakonto, kaj la amantoj de okultaĵoj kaj de kvardimensiaj aferoj sendube legos la kvardekkvarpaĝan libreton unuspire kaj streĉatente de la komenco ĝis la fino kaj relegos ĝin tuj denove. Estas pli bone, se la recenzanto ne malkaŝas la enhavon, por ne difekti la ĝuon de la legontoj. Mi nur volas pertidi, ke temas pri jam otte en diversaj verkoj traktata problemo de du animoj en unu brusto aü de du malsamaj individuoj en unu homa korpo. Unu bonkaraktera kaj virta, la dua malica demono kun ĉiuj krimaj instinktoj. Stile la traduko estas bona, nur domaĝe, ke ĝi enhavas tiom da pres- kaj lingvaj eraroj (mi kalkulis 38), kiujn pli zorga tralegado de la manuskripto kaj de la presprovajoj facile estus povinta eviti 
— Franz Zwach, Aŭstria Esperantisto n.38 (dec 1927)

Pri Lando de arĝenta akvo

 
 Tiu rakonto pentras la vivon de la « edukita » gento de la iame sovaĝaj Navajoj loĝantaj en la usonaj ŝtatoj Nov-Meksiko kaj Arizono, la vivon de la raso kaj la kulturon de la blankulo, la vivon de civilizo kaj la dezerton. Pri la traduka laboro garantias la nomo de la tradukinto. 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932



   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Payson (pejson) Edward Saxfon, usonano, fabrikisto. Nask. 26 sept. 1842 en Groton (Mass.), mortis 22 sept. 1932. Opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, prez. de pianofabrika kompanio de 1906. E-isto de 1910, prez. de EANA 1918-21, poste honora prez. Tradukinto de „La Akrobato de Nia Sinjorino“; „Blanche“ de Schubin; „La Rozujo Ĉiumiljara“, „Miserere“, „La Palaco de Danĝero“, ĉiuj tri de Wagnalls; „Thais“ de France; „Mimi“ de Giesy; „La Karto Mistera“ de Moffet; „Luno de Izrael“ de Haggard; kaj aliaj. Originale verkis „Juneco kaj Amo“ kiam 87-jara.