Ehrenfried von Kuenburg

aŭstra episkopo

Ehrenfried von Kuenburg (naskiĝis en 1573 - mortis en Salzburgo, en la 9-a de novembro 1618) estis Episkopo de Chiemsee inter 1610 kaj 1618.

Johann Ehrenfried
Barono de Kuenburg
Episkopo de Chiemsee
Regado 1610-1618
Antaŭulo Sebastiano Cattaneo
Sekvanto Nikolaus von Wolkenstein
Persona informo
Naskiĝo 1573
en Kuenburgo
Morto 9-a de novembro 1618
en Salzburgo,  Aŭstrio
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Balthasar von Kuenburg, servisto de la ĉefepiskopo de Salzburgo, kaj lia patrino nomiĝis Barbara. El siaj 13 gefratoj, la plejmulto mortis ankoraŭinfane, tamen, lia fratino Margareta estis abatino en la Abatejo de Göß, en Stirio, Aŭstrio.

Kvankam liaj gepatroj estis protestantoj, Ehrenfried konvertiĝis al katolikismo en junaĝo. En 1596, li studis kelkatempe en Sieno kaj poste fariĝis studanto ĉe la Germana Kolegio[1], en Romo. En la sama jaro, li fariĝis kanoniko en Regensburgo, kaj en 1598, en Salzburgo. En 1603, li aktivis kiel sacerdoto en Laufen sur la Salzach.

Post la morto de Sebastiano Cattaneo (1545-1609), Episkopo de Chiemsee, Wolf Dietrich von Raitenau nomumis lin por la episkopeco en la 14-a de septembro 1610, kies konsekriĝo okazis en la 27-a de novembro de tiu sama jaro. En tiu okazo li omaĝiĝis kun la titolo de barono. En 1616, li invitiĝis kiel rektoro far la kanonikaro de la Katedralo de Salzburgo, tamen, li rezignis al la kandidateco.

Li multe klopodis por plibonigi la financan situacion de sia episkopejo, tamen, kiam li mortis, konsiderinda ŝuldo ankoraŭ restis. Li sepultiĝis en la franciskana preĝejo de Salzburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj