Johann Sigmund von Kuenburg

aŭstra pastro

Johann Sigmund von KUENBURG (naskiĝinta la 20-an de septembro 1659 en Graz, mortinta la 18-an de novembro 1711[1]) estis inter 1704 kaj 1708 princĉefepiskopo de Lavant kaj inter 1709 kaj 1711 episkopo de Chiemsee.

Johann Sigmund von Kuenburg (dekstre), ĉ. 1700

Vivo redakti

Estante filo de imperiestra politikisto li estis de 1675 katedralkapitulano en Salcburgo; la saman jaron li enmatrikuliĝis pri jursciencoj. En 1679 studis li ĉe la universitato de Sieno. En 1682 li estis preposto ĉe la kolegiato Schneeherren[2]. De 1681 li estis kapitulano en la episkoplando de Eichstätt. De tie li retigriĝis por aktivi en Passau. En 1686 nomumiĝis li kortega ĉambra konsilisto en Salcburgo kie li ricevis la ordinacion en marto 1687.

Post la morto de Franz Caspar von Stadion li nomumiĝis en februaro 1704 fare de Johann Ernst von Thun episkopo de Lavant. Enkonduko ofica estis en majo 1704. En aprilo 1708 li nomumiĝis posteulo de Sigmund Carl von Castel-Barco en Chiemsee kaj sekve abdikis je Lavant. En la 25-a de julio 1708 li ekfunkciis por Chiemsee. Antaŭe li ankoraŭ inspektis (en majo 1708) la klostron je Herrenchiemsee kaj invitis al la dioceza sinodo de 1709 al St. Johann (Tirolo). Tie la kunvenintoj permesis statutojn respektantajn la decidojn de la koncilio de Trento kaj de salcburgiaj provincsinodoj.

En 1710 Kuenburg estiĝis ankoraŭ kortega ĉambro-prezidanto. La entombigo estis en la katedralo de Salcburgo. Lia posteulo por Chiemsee estis Franz Anton Adolph von Wagensperg.

Literaturo redakti

  • Erwin Naimer: "Kuenburg, Johann Sigmund Freiherr (seit 1665 Reichsgraf) von (1656–1711)." Che: Erwin Gatz (eld.): Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches. 1648 bis 1803. Ein biographisches Lexikon. Duncker & Humblot, Berlin 1990, ISBN 3-428-06763-0, p. 245–246.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. registro de la forpasintoj - STBII, Salzburg-Dompfarre Salzburg
  2. Paris von Lodron bezonis taŭgajn kunlaborantojn de la dioceza kurio por efektivigi la reformojn laŭ la koncilio de Trento. La kerno de la konsistorio estis inter 1622 kaj 1806 tiuj sume 157 konventanoj. Ĝenerale ili gravis por la reformo de al klerikaro; ili kolektiĝis katedrale antaŭ speciala altaro dediĉita al la festo de Nia kara Sinjorino de la neĝo, kun bildo de Ignazio Solari. - Kp.: Manfred Josef Thaler: Das Schneeherrenstift am Dom zu Salzburg (1622 bis 1806). Ein Beitrag zur nachtridentinischen Kirchenreform, Vieno 2011, ISBN 9783631606025.