Eisenstadt-Schlossgrund

Eisenstadt-Schlossgrund, hungare Kismartonváralja [kiŝmartonvAralja] estas loko en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en Eisenstadt.

Pentraĵo pri kastelo de Eisenstadt-Schlossgrund el 1822
Ĉambrego de la kastelo
Ĉambrego de Haydn
Oranĝa domo en la parko

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Eisenstadt-Schlossgrund estas ĉirkaŭaĵo de la kastelo de Eisenstadt.

Historio redakti

En 1392 fortikaĵo konstruiĝis. Matiaso la 1-a por la krono ŝanĝis ĝin de Frederiko la 3-a, sed Matiaso reokupis ĝin en 1482. Poste Miksa reokupis ĝin post 8 jaroj. La fortikaĵo denove apartenis al Hungarujo ekde 1622 kaj familio Eszterházy profitis ĝin longe. La familio transformis la fortikaĵon al baroka kastelo en la 1660-aj jaroj. En 1683 la turkoj forrabis ĝin. En 1704 la Habsburgoj venkis armeon de Francisko Rákóczi la 2-a. Pro la oftaj militoj pesto okazis en 1713. En 1761 alvenis Joseph Haydn, tial la kastelo iĝis unu el la muzika centro de Eŭropo. En la 18-a jarcento la kastelo klasikismiĝis kaj pligrandiĝis. En 1809 la francoj okupis la kastelon. En 1910 vivis en Kismartonváralja 164 homoj (aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Eisenstadt-Schlossgrund aliĝis al Eisenstadt en 1924.

Vidindaĵoj redakti