Ekologiisma Frakcio (Franca Senato)


La Ekologiisma Frakcio estas franca parlamenta frakcio en la Senato.

Ekologiisma Frakcio (Senato)
Groupe écologiste (Sénat)
Emblemo de Ekologiisma Frakcio (Senato)
frakcio
Lando  Francio
Ĉambro Senato
Estro Jean-Vincent Placé
Senatano de Essonne
Partio(j) EELV
Koloro(j) Verda
Ideologio Politika ekologio
Senatanoj
12 / 348
Retejo ecologistes-senat.fr
vdr

Konsisto redakti

La frakcio enhavas 12 membrojn el la partio Eŭropo Ekologio La Verduloj. Ĝi estas prezidata de la senatano de Essonne, Jean-Vincent Placé.

Tiu frakcio estis kreita por la unua fojo la 11-an de januaro 2012, per politika deklaro[1] sendita al la prezidanto de la Senato, Jean-Pierre Bel. Ĝi tiam enhavis 10 membrojn, kun samnombraj viroj kaj inoj[2] :

La 17-an de junio 2012, Hélène Lipietz (Seine-et-Marne), eniris la Senaton kiel anstataŭantino de Nicole Bricq, nomumita al la registaro, kaj fariĝis la 11-a membro de la frakcio. La 22-an de julio 2012, Kalliopi Ango Ela (Eksterlandaj francoj), eniris la Senaton kiel anstataŭantino de Hélène Conway-Mouret, nomumita al la registaro, kaj fariĝis la 12-a membro de la frakcio. La 31-an de marto 2014, Jean-Marc Ayrault donis la demision de sia registaro, Nicole Bricq kaj Hélène Conway-Mouret ne estis renomumitaj ministrojn kaj tiel retrovis siajn seĝojn en la Senato, tiel faligante la frakcion al 12 membroj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti