Elek Peregriny [peregrini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peregriny Elek estis hungara edukisto-pedagogo, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1844).

Elek Peregriny
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1812 (1812-02-12)
en Sečovce
Morto 3-an de aprilo 1885 (1885-04-03) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elek Peregriny [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1812 en Hungara reĝlando en Gálszécs (nuntempa Sečovce en Slovakio). Li mortis la 3-an de aprilo 1885 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elek Peregriny aliĝis al piaristoj en 1827, sed post 2 jaroj li forlasis la ordenon. Li lernis la pli altajn lernejojn en Pozsony kaj Pest (urbo). En 1833 li iĝis edukisto ĉe grafa familio. Post 3 jaroj li studvojaĝis al Germanio kaj Italio. Hejmenveninta li edukis ĉe barona familio. Li doktoriĝis el filozofio en 1840. En 1842 li denove vizitis okcidentan Eŭropon. Li instruis en la universitato en 1848. En 1857 li fondis privatan lernejon, kiun li mem gvidis. Li ĉiam okupiĝis pri pedagogio.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyarok története (Historio de la hungaroj), (1838, 1840, 1861, 1863) - por la junularo
  • Uj ABC, vagy ki akar magyarul és németül olvasni? (Nova ABZ, aŭ kiu volas legi hungare kaj germane), 1844
  • Mythologia (1845, 1857) - por la junularo
  • Epitome historiae sacrae, ad usum tironum linguae latinae (1865)
  • A budai m. kir. állami tanítóképezdék négy évi történetének vázlata (1874)

Fontoj redakti