Elemér Boross
Elemér Boross [boroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Boross Elemér estis hungara dramisto, poeto. Lia familia nomo estis Bernstein ĝis 1933, lia pseŭdonimo estis L. M. Ehrwein.
Elemér Boross | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bernstein Elemér |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1900 en Erzsébetváros |
Morto | 26-an de novembro 1971 (71-jaraĝa) en Hegyvidék |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo |
Elemér Boross[1][2] naskiĝis la 4-an de februaro 1900 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de novembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Elemér Boross devenis el malriĉa juda familio. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste jam dum la Hungara Sovetrespubliko li partoprenis en mova teatro inter la batalantoj, eĉ lia dramo debutis. Lia debuta poemlibro aperis en 1920, lia debuta novelo post 2 jaroj. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, poste li havis altan postenon en asocio de verkistoj. En 1950 li estis en prizono pro falsaj akuzoj, nur en 1957 li rehabilitiĝis, pli poste li estis dramaturgo 2 jarojn en Teatro Thália (Budapeŝto). Li ricevis premion en 1970.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Ave Maria (dramo, 1919)
- Ábel (poemaro, 1920)
- Vakablak (dramo prezentita pli ol 200-foje, 1929)
- Forgószél (tragikomedio, 1931)
- Világrekord (komedio, 1932)
- Berlinben történt (romano, 1934)
- Ti szegény lányok (dramo, 1935)
- Életjel (poemaro, 1941)
- Pletykafészek (dramo, 1959)
- Thália kabaré (kabareda teatraĵo, 1964)
- Velük voltam (rememoroj, 1969)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q67063520 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM48415 hungarlingva datenaro de muzeo