Eliane Elias (naskiĝis la 19-an de marto 1960 en San-Paŭlo) estas brazila pianistino, komponistino kaj kantistino.

Eliane Elias
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1960 (1960-03-19) (64-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Lernejo Juilliard
Familio
Edz(in)o Randy Brecker
Infano Amanda Brecker
Okupo
Okupo pianistokomponistokantisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://elianeelias.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

En la aĝo de ses jaroj ŝi eklernis pianludon: Ŝia patrino estis klasikmuzika pianistino kun emo pri ĵazo. Post kiam ŝi jam en la aĝo de 12 jaroj komencis verki transskribaĵojn de ĵazpianistoj kaj en la aĝo de 15 mem instruis ĉe la muziklernejo, je kiu ŝi ankaŭ lernis, ŝi komencis je la aĝo de 17 jaroj prezenti memkomponitajn ĵazpecojn. Ŝi vojaĝis kun la gitaristoj Toquinho kaj Vinícius de Moraes. Dum vojaĝo tra Eŭropo 1981 Eddie Gómez konvinkis ŝin dum ripozado en Parizo, ke ŝi iru al Novjorko. Post albumo kun la bando Steps Ahead kaj unu kun sia tiama edzo Randy Brecker, nomita laŭ ilia komuna filino Amanda, ŝi komencis en 1986 verki mem kiel bandestro kun propraj ensembloj. Post kelkaj sukcesaj albumoj (inkluzive dueton kun Herbie Hancock) en 1989 ŝi komencis kanti por la albumo Eliane Elias Plays Jobim, kion ŝi ekde tiam daŭrigas ankaŭ tre sukcese. Jam sur siaj unuaj diskoj je propra nomo ŝia profilo estas klare ekkonebla per tute memstarara aranĝaĵoj de normkantoj. En 1994 ŝi kunverkis la omaĝan albumon de Joe Henderson, Double Rainbow: The Music of Antonio Carlos Jobim.

Ŝi estas edzino de basisto Marc Johnson, kun kiu ŝi ankaŭ muzikas en propra triopo.

Albumo de Bob Brookmeyer kun ŝiaj komponaĵoj (Impulsive!), muzikitaj de la ĵazorkestro de la Dana Radio, ricevis en 2001 Gremion.

Diskoj redakti

  • 1990: Eliane Elias Plays Jobim (kun kanto de Elias)
  • 1990: So Far So Close
  • 1991: A Long Story
  • 1992: Fantasia
  • 1993: Paulistana
  • 1995: Cross Currents
  • 1995: Best of
  • 1995: Solos and Duets (kun Herbie Hancock, Grammy Nomination)
  • 1997: The Three Americas
  • 1998: Sings Jobim
  • 2000: Everything I Love
  • 2001: Impulsive!
  • 2001: The Best of Eliane Elias, Vol. 1: Originals
  • 2002: Kissed By Nature
  • 2003: Timeless Eliane Elias
  • 2003: Brazilian Classics
  • 2004: Giants of Jazz: Eliane Elias
  • 2004: Dreamer
  • 2005: Sings & Plays
  • 2006: Around the City
  • 2007: Something For You - Eliane Elias Sings & Plays Bill Evans
  • 2008: Bossa Nova Stories
  • 2010: Eliane Elias Plays (Live)
  • 2011: Light My Fire

Eksteraj ligiloj redakti