Emílio Garrastazú Médici

Emílio GARRASTAZU MÉDICI estis militisto, diktatoro de Brazilo (1969-1974), naskiĝis en Bagé (Baĵeo) la 4-an de decembro 1905 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro, la 9-an de oktobro 1985.

Emílio Garrastazú Médici
Persona informo
Emílio Garrastazu Médici
Naskiĝo 4-an de decembro 1905 (1905-12-04)
en Bagé, Suda Rio-Grando, Respubliko de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo
Morto 9-an de oktobro 1985 (1985-10-09) (79-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Cemitério de São João Batista vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Nacia Renoviga Alianco vd
Subskribo Emílio Garrastazú Médici
Familio
Edz(in)o Scylla Médici vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Médici estis instruisto de militaj lernejoj. En 1964 li estis nomumita milita ataŝeo en Usono, kaj en 1967 li fariĝis estro de Brazila sekreta polico. En 1969 li fariĝis komandanto de la 3-a Terarmeo. Trudita kiel prezidento post la morto de Costa e Silva, li regis ekde la 30-a de oktobro 1969 ĝis la 15-a de marto 1974. Lia regperiodo nomiĝas "la nigraj jaroj de diktatoreco".

Generalo Emílio Garrastazu Medici tre uzis propagandon. En tiu periodo oni kreis la devizon "Brazilo, amu ĝin aŭ foriru el ĝi". Li ankaŭ trudis Filinto Müller kiel prezidanton de parlamento, kiu, en tiu periodo, fakte ne funkciis.

En tiu periodo okazis la "Brazila Miraklo", t. e., granda ekonomia kresko kaj gigantaj registaraj projektoj (ekz. vojo Transamazônica kaj Ponto Rio-Niterói).

En tiu periodo, centoj da homoj, ĉefe komunistoj estis arestitaj, torturitaj kaj mortigitaj.

Post kiam li eliris la prezidentecon, li partoprenis movadon por ke militista diktatoreco finu nur en jaro 2000 kaj li kontraŭis la amnestion farita de João Baptista Figueiredo al opoziciistoj. Nur post lia morto en 1987 oni povis certigi pri la eliro de militistoj de politika vivo.

Antaŭe:Prezidento de BraziloPoste:
Milita Junto de 19691969–1974Ernesto Geisel