Emil Boc

Emil BOC (naskiĝis 6-a de septembro 1966 en Răchiţele, distrikto Cluj) estas rumana politikisto. Li komence estis membro de la politika partio "Partidul Democrat" ("Demokratia Partio"). De 2004 ĝis la komenco de 2009 li estis la urbestro de Kluĵo. Somere 2005 Emil Boc iĝis prezidanto de la Partidul Democrat, kies malmembriĝon el la Socialista Internacio li same antaŭenpuŝis kiom la aliĝon de la partio al la konservativa Eŭropa Popola Partio en 2006.

Emil Boc
mayor of Cluj-Napoca
Boccrop.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-a de septembro 1966
en Răchiţele, distrikto Cluj
Religio kristanortodoksa
Lingvoj rumana lingvo [#]
Ŝtataneco Rumanio [#]
Alma mater Universitato de Kluĵo • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) [#]
Partio Liberala Demokrata Partio
Subskribo Emil Boc
Profesio
Okupo politikistoadvokatoekonomikisto [#]
Oficiala retejo http://www.emilboc.ro/ [#]
61-a Ĉefministro de Rumanio
Dum 22-a de decembro 2008 - 27-a de februaro 2012
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Post la fuzio de sia partio kun la ĝis-tiama "Partidul Liberal Democrat" (Liberale Demokratia Partio) sub Theodor Stolojan, Emil Boc en decembro 2007 transprenis la partian prezidantecon de la nove fondita "Partidul Democrat Liberal" (Demokrate Liberala Partio). La 22-an de decembro 2008 la rumana parlamento per 324 kontraŭ 115 voĉoj elektis lin la nova ĉefministro de Rumanio.

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Ĉefministro de RumanioPoste:
Călin Popescu-Tăriceanu2008 – 2012Mihai Răzvan Ungureanu