Emil Gaul, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaul Emil estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, fasonisto, altlerneja instruisto.

Emil Gaul
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1947 (1947-08-15) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo arkitekto • internodekoraciisto
vdr

Emil Gaul[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Gaul akiris arkitekturan-meblartan diplomon en Arta Altlernejo Moholy-Nagy en 1971, liaj plej gravaj instruistoj estis György Szrogh kaj Sándor Borz Kováts. Inter 1971-1981 li laboris en oficejo, kie li okupiĝis pri establoj de ekspozicioj, sed post la diplomo li estis ankaŭ privata fasonisto. Inter 1981-1990 li estis vicestro en studio pri fasonoj. Li ekinstruis en la Arta Altlernejo ekde 1987 kiel lektoro, ekde 1991 docento, vicrektoro (1991-1993), ankaŭ katedrestro (1991–2006). Intertempe li akiris plian diplomon en 1999 en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj doktoriĝis en 2002. Li akiris sciencan gradon DLA en 2006, post 2 jaroj habilitiĝo okazis. Inter 2003-2006 li ricevis stipendion por akiri DLA. En 2008 li ekinstruis en Universitato de Nyíregyháza kaj li pensiuliĝis en 2016. Li ricevis premiojn inter 1973-1999.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Anyagok (lernilo kaj pedagogia gvidilo, 1980)
  • Art and Technology in Hungarian Education (kunaŭtoro, 1990)
  • Episodes from the Social History of Hungarian Art Education (kunaŭtoro, 1997)
  • Az ifjúság és a digitális kultúra (kunaŭtoro, 2015)

Laboroj redakti

  • internaj spacoj de pli ol 300 ekspozicioj

Fontoj redakti

Referencoj redakti