Emil Pásztor [pAstor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztor Emil estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987), fremda membro de la Rusa Akademio de Medicinaj Sciencoj (1993).

Emil Pásztor
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1926 (1926-04-18)
en Budapeŝto
Morto 10-an de januaro 2015 (2015-01-10) (88-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo
vdr

Emil Pásztor [1] Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de aprilo 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de januaro 2015 en Gyömrő.

Biografio redakti

Emil Pásztor frekventis medicinan universitaton en Budapeŝto. En 1949 li edziĝis. Post la diplomo en 1950 li eklaboris en medicina instituto, kie li iĝis vicdirektoro en 1971, direktoro en 1975. Post 2 jaroj li ekinstruis en la universitato. Helpe de stipendio li esploris en Moskvo, Oslo kaj Londono. En 1974 Universitato Semmelweis nomumis lin titulara profesoro. En 1995 li pensiuliĝis. Li ricevis altan premion en 1996.

Verkaro (elekto) redakti

  • Li verkis 291 sciencajn artikolojn, kvin ĉapitrojn en libroj, kaj unu libron titolita Konciza Neurokirurgio (1980)
  • The Hydrogen Clearance Method in Assessment of Blood Flow in Cortex, White Matter and Deep Nuclei of Baboons (1973)
  • Blood flow and autoregulation in rat pituitary gland (1985)
  • Separation of the tumor and brain surface by “water jet” in cases of meningiomas (1987)

Fontoj redakti