Malfermi la ĉefan menuon

En Ombro kaj en Lumo

En Ombro kaj en Lumo estas libro diktita de la spirito Viktor Hugo al la brazila mediumino Zilda Gama. Temas pri rakonto el la 19a jarcento, kaj elvolviĝanta en kvin libroj, kiel la aŭtorino deklaras.

En Ombro kaj en Lumo
Aŭtoroj
Aŭtoro
  • Zilda Gama
Information icon.svg
vdr

Ĉiu el tiuj "libroj" temas pri iu enkarniĝo de la personaro, travivita en tumultoplena ekzistado. La objektivo de la verko estas montri al la suferantaj estuloj kaj morale kripligitaj la eblon pri la homa regenerado, kiu efektiviĝas pere de la diversaj reenkarniĝoj de la Spirito.

Tio okazas dank'al la konfirmado pri la Dia Justeco, kiu permesas la konsoliĝon kaj la analizadon de la faloj aŭ akiraĵoj, kiujn ĉiu persono ade karakterizas en iu vojiro, signigita per la eliro el la ombroj, rezulte de la eraroj, survoje al la lumo, difinita per la ascendo al la perfektiĝo.