Endlichhofen

komunumo en Germanio

Endlichhofen - prononco [ENTlihho:fn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2018 la komunumo havis 156 loĝantojn.

Endlichhofen
Blazono
Endlichhofen in EMS.svg
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Komunumaro Verbandsgemeinde Nastätten
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 06772
Poŝtkodo 56355
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141037
Politiko
Komunumestro Ulrich Birkenstock
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo VGVerw. Nastätten
Bahnhofstraße 1
56355 Nastätten
Demografio
Loĝantaro 156 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°12′7.8732″N 7°49′4.8432″O  /  50.202187°N, 7.818012°O / 50.202187; 7.818012 (Endlichhofen) (mapo)Koordinatoj: 50°12′7.8732″N 7°49′4.8432″O  /  50.202187°N, 7.818012°O / 50.202187; 7.818012 (Endlichhofen) (mapo)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 2,24 km²
Oficiala retejo https://www.endlichhofen.de/
Information icon.svg
vdr

Endlichhofen apartenas al la mezalta montaro Taunus, kaj ankaŭ administre apartenas al la komunumaro Nastätten, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.

HistorioRedakti

La teritorio ĝis la jaro 1806 apartenis al la landgraflando Hesio, kaj post mallonga okupiĝo per la armeo de Napoleono en 1816 iĝis parto de la duklando Nassau. En 1866 ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo". Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la komunumo ekapartenis al la nuna federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Eksteraj ligilojRedakti