Endre Flórián, laŭ hungarlingve kutima nomordo Flórián Endre estis hungara meteologiisto, profesoro.

Endre Flórián
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1910 (1910-04-19)
en Tolmács
Morto 26-an de aŭgusto 1984 (1984-08-26) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
meteologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Flórián [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1910 en Tolmács. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1984 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Endre Flórián frekventis piaristan gimnazion en Vác, kie unu el la instruistoj estis József Öveges. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1934. Post siaj studoj li laboris en meteologia instituto. Inter 1938 kaj 1942 li esploris en observatorio de Ógyalla (tiam denove apartenaĵo de Hungario), poste li laboris en diversaj flughavenoj. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en la tutlanda meteologia instituto. En 1948 li doktoriĝis en Universitato Kossuth Lajos. Ekde 1953 li esploris la jonosferon, krome li instruis ne nur en la menciita universitato, sed ankaŭ en Teknikuniversitato. Li kandidatiĝis en 1962, li pensiuliĝis en 1970. Li estis ankaŭ fama radioamatoro, li ricevis memormedalon en 1966.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Hullámterjedés (1956)
  • Fénytan (1959)
  • A naptevékenység és az ionoszféra egyes rétegeinek ionsűrűsége (1975)

Fontoj

redakti