József Öveges
hungara fizikisto, instruisto, profesoro, pastro kaj fakverkisto
József Öveges [jOĵef ovegeŝ], hungare Öveges József Esperante Jozefo Öveges estis hungara fizikisto, instruisto, profesoro, pastro kaj fakverkisto.
József Öveges | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1895 en Páka | ||||
Morto | 4-an de septembro 1979 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto mezlerneja instruisto ordenfrato fizikinstruisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

József Öveges naskiĝis la 10-an de novembro 1895 en Páka. Li mortis la 4-an de septembro 1979 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Öveges frekventis gimnaziojn en Győr kaj Kecskemét, dume li aliĝis al piaristoj en Vác. Li eminente lernis en universitato en Budapeŝto. En 1919 li komencis instrui en gimnazio en Szeged, poste en Vác. Tiutempe li verkis sian unuan libron. Dum la 2-a mondmilito li instruis en Budapeŝto, baldaŭe en la universitato. En 1955 li emeritiĝis, sed poste ofte faris prelegojn en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
redakti- multe da lernejoj havantaj la nomon "Öveges József"
- busto en Tata (Hungario)
- memorkonkurso "Öveges József"
- memortabuloj en Tata kaj Páka
- memorĉambro en Páka kaj en Budapeŝto
- 67308 Öveges (etsatelito)
- premio "Öveges József"
Verkoj (selekto)
redakti- 1924: debuta libro pri meteorologio
- 1935: Összefoglaló kérdések a fizikából (Resumaj demandoj pri fiziko)
- 1939: Kis Fizika Lernolibro pri fiziko; poste ankaŭ similaj lernolibroj
- 1952: Az Élő Fizika (La vivanta fiziko), populara libro fizika
- 1961: A legújabb kor fizikája. Atomfizika (Fiziko de la plej nova erao. Atomfiziko)
- 1981: Játékos kísérletek az elektronnal (Ludaj eksperimentoj pri la elektrono), bildlibro
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio