Endre Reuss

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

Endre Reuss [reuŝ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reuss Endre estis hungara inĝeniero, matematikisto, profesoro, idisto.

Endre Reuss
Endre Reuss
Endre Reuss
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1900 (1900-07-01)
en Budapeŝto
Morto 10-an de majo 1968 (1968-05-10) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Toldy Ferenc Gimnázium
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Endre Reuss [1] naskiĝis la 1-an de julio 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de majo 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Reuss frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1922. Post siaj studoj li instruis 2 jarojn en la menciita universitato kaj en la armea akademio. Inter 1924 kaj 1950 li havis postenon en la ĉefurba provizejo pri gaso, poste 3 jarojn en ŝtata projekta laborejo. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la sekva jaro li komencis instrui en la menciita universitato, kie li estis dekano inter 1955-1957.

Li estis la sekretario de Uniono di la Linguo Internaciona Ido.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Berechnung der Fliessgrenze von Mischkristallen auf Grund der Plastizitätsbedingung von Einkristallen (1930) - fundamenta verko pri la plasta aliformiĝo
  • Über Lüders-Hartmannsche Linien (1938)
  • Die Stoffgleichung hochviskoser Flüssigkeiten und ihre Anwendung auf den Ultraschall (1953)
  • A képlékenységtan módszerei (Metodoj pri la plasta aliformiĝo), (1962)

Memorigiloj redakti

  • "Modelo Reuss-Prandtl"

Fontoj redakti