Endre Tilli

hungara skermisto

Endre Tilli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tilli Endre estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo, spadisto), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Lia familia nomvarianto estis Tilly [tili].

Endre Tilli
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1922 (1922-08-15)
en Budapeŝto
Morto 14-an de aŭgusto 1958 (1958-08-14) (35-jaraĝa)
en Shannon,  Irlando
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Endre Tilli[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aŭgusto 1958 en Atlantiko ĉe Ŝanono.

Biografio redakti

Endre Tilli maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1940, poste li iomete studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány, iom poste li eklaboris en ministerio ĝis 1944. Intertempe li skermis en sportkluboj inter 1937-1957, dum li estis hungara ĉampiono dekfoje (1951-1956). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1952 kaj Somera Olimpiko 1956 kun 2 bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua teame en 1957. Civile li estis teknika kontrolisto en ŝtata entrepreno. Li forlasis la aktivan sporton en 1957, poste li malfermis sportvendejon en Budapeŝto. En la sekva jaro li estis trejnisto en Egiptio, sed kun la teamo li suferis flugmaŝino-akcidenton. Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis hungarajn premiojn en 1951 kaj 1954, postmortan egiptan premion en 1959.

Liaj libroj redakti

  • Tőr- és párbajtőrvívás (kun Béla Bay kaj Béla Rerrich (pli juna), 1953)
  • A kardvívás (kun Béla Rerrich, 1954)
  • A magyar vívás kézikönyve (kun Béla Rerrich, 1954)
  • A sportmozgások lejegyzése (nur artikolo, 1957)

Fontoj redakti

Referencoj redakti