Henriko de Seguzjo (1200-1271) estis itala kanonikulo, fakulo pri roma juro kaj kanonika juro kaj unu el la plej brilaj eŭropaj leksikografoj en la 13-a jarcento. Li renomiĝis pro siaj komentoj pri la papaj dekretoj de Gregorio la 9-a rilate al la ekleziaj juroj.[1]

Henriko de Suso
(1200-1271)
Frontispico de la verko "Svmma Avrea", ("Ora epitomo"), publikigita en 1570.
Frontispico de la verko "Svmma Avrea", ("Ora epitomo"), publikigita en 1570.
Persona informo
Henri de Suse
Naskiĝo 1200
en Segusio, apud Torino, Italio
Morto 25-a de oktobro 1271]] aŭ 6-a de Novembro 1271
en Liono, Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Parizo
Episkopeco de Sisteron
Arkidiocezo de Embrun
Unua Koncilio de Liono(1245)
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Plejparto el sia kariero, tamen, li pasis en la praktiko de la rajto, en kiu li ricevis profitodonajn enspezojn, komencante kun la estreco de kanonikaro en la katedralo de Antibes-Grasse, apud Nico, en 1235. En 1236, li iris al Anglio kun la nova reĝino Eleanora de Provenco (1223-1291).

Tie li restis ĝis 1242, dungita kelkfoje de la papeco kaj kelkfoje de la reĝo Henriko la 3-a, kiun li daŭre reprezentis ĝis 1258. Henriko estis lernanto de Jacobus Balduinus (mortis en 1225), kiu instruis juron en la "Universitato de Bolonjo". Li estis rigardita de Dante kiel la "patro de la perdekretaj tradicioj de la eklezia povo".

Biografio redakti

Enriko da Suza naskiĝis en Seguzio, en la Piemonte, kiel li mem rememorigas en kelkaj partoj el siaj traktaĵoj, ĉirkaŭ 1210. Oni kredas ke li vivis en la "Palaco de la Bartolomei". La renoma kanonikulo kredeble vivis en la kortego de Tomaso la 1-a de Savojo (1177-1233), edzo de Beatrica de Ĝenevo (1335-1392).

Sekve, Enriko dediĉis apartan sindonemon kaj al la grafino kaj la ŝia filino Beatrica de Savojo (1206-1266), edzino de Rajmondo Berengarjo la 4-a de Provenco (1198-1245). Surbaze de siaj skribaĵoj oni povas diri ke li studis roman juron kaj kanonikan juron en la "Universitato de Bolonjo" givdata de la juristo Jacopo Baldovini (1175-1235). Post sia diplomiĝo pri kanonika juro tie li instruis iom da tempo.

En la 5-a de decembro 1239, li iĝis ĉefepiskopo en Antibes, kaj poste kapelano de la papo. En ĉi tiu periodo li implikiĝis en kverelo kun la episkopo Bertrando di Grasse, Princo de Antibes, pri divido de la diocezaj havaĵoj inter la episkopo kaj la kanonikuloj.

Poste, li estis indikita kiel profesoro pri kanonika rajto en Parizo kaj en Anglio (1237-1244), kie li plenumis sennombrajn vojaĝojn. La franca historiisto Noël Didier (1900-1958) asertas ke li iris al Anglio, akompanante Eleanora-n de Provenco (1223-1291), la filinon de Rajmondo Berengarjo, pro ŝia edzeco al Henriko la 3-a, kiu okazis en 1236. Alia ebleco estas ke Enriko akompanis la kardinalon Otto Candido, kiel papa legato en Francio, en 1237. Tamen, la unua certa atesto pri lia restado en la insulo datiĝas el 1240, kiam, laŭ kroniko de Matthieu Paris (1200-1259), li partoprenis en procezo pri herezo.

 
Antikva roma akvedukto, ankoraŭ ekzistanta en la urbo Suzo, kie li naskiĝis.
 
Papaj dekretoj de Gregorio la 9-a, promulgita en 1234 kaj reeldonita en 1582.

Dum sia restado en anglaj teritorioj, Enrico da Susa estis nomumita reĝa funkciulo kun salajro pagata de la fisko. En la 4-a de oktobro 1243, Henriko la 3-a mem konfidis al li la protekton de la "Hospitalo de Sankta Kruco" apud Winchester. En la 13-a de novembro 1243 la papo Inocento la 4-a donis aŭtoritaton al Petro de Akvoblanka (m. 1268), Episkopo de Hereford por eksigi lin for el la kanonaj limigoj apud la "4-a Laterana Koncilio", kiu malpermesis okupon de pli ol unu religia avantaĝo.

Enriko da Suzo malproksimiĝis el la insulo nur post kverelo kun la Episkopo de Norwich, William Raleigh (m. 1250)[2], kiu translokiĝis kiel Episkopo de Winchester en la 29-a de junio 1243. Henriko la 3-a lin sendis en diplomatian mision apud la papo, kiu, en 1244 konsekris lin Episkopon de Sisterono. Decembre de tiu sama jaro, kune kun la episkopo Bertrando, li verkis la novajn statutojn por la registaro de la novaj diocezoj. Tiaj statutoj garantiis pli da aŭtoritateco al la dioceza kanonikaro. Lia nomumo kiel kapelano apud Lia Sankteco datiĝas de la sama periodo.

Enriko restis en Sisteronon ĝis 1250, kiam li estis nomumita ĉefepiskopo de Embrun. Li kreiĝis kardinala episkopo de Ostia kaj Velletri de la papo Urbano la 4-a en la konsistorio de la 22-a de majo 1262. Pro tio li estas ankaŭ konata kiel Henricus Episcopus Hostiensis. Pro sanaj kialoj, li devis forlasi la konklavon, kiu elektis la papon Gregorio la 10-a, post tri jaroj da vakanta sidejo.

La preciza loko de lia entombigo estas nekonata. Iuj sugestas ke li mortis en Liono, kaj do li estis entombigita en la monaĥejo de la dominikanoj de tiu urbo, konforme al sia testamenta volo, per kiu li esprimis la deziron enteriĝi en la dominikana monaĥejo plej proksima al sia mortoloko. Tamen, neniu indiko ekzistas en Liono pri lia mortoloko, kaj ŝajne estas malmulte kredeble ke li, jam en malfortaj sankondiĉoj, estus kondukita al sia mortoloko. Por ke lia prijura pensado pluvivu, li lasis kopiojn de siaj verkoj en la Universitato de Bolonjo, en la preĝejo de la Katedralo de Embrun, en la Universitato de Parizo, en la vico-kanceliereco de la Roma Kurio kaj al la nova papo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti