Entreprena konsilio

organizaĵo reprezentanta laboristojn de certa entrepreno
(Alidirektita el Entreprenkonsilio)

Entreprena konsilioentreprena komitato estas organizaĵo reprezentanta laboristojn de entrepreno, kiu funkcias kiel loka entrepreno-nivela komplemento al sindikatoj sed estas sendependa de tiuj almenaŭ en kelkaj landoj. Entreprenaj konsilioj ekzistas kun malsamaj nomoj en diversaj rilataj formoj en kelkaj landoj de Eŭropo, inkluzive de Germanio kaj Aŭstrio (Betriebsrat, "entreprena komitato" aŭ "entreprena konsilio"), Britio kaj Irlando (joint consultative committeeemployees’ council, "komuna konsulta komitato" aŭ "konsilio de dungitoj"), Nederlando (DienstcommissieOndernemingsraad, "serva komisiono" aŭ "entreprena komitato/entreprena konsilio") kaj Flandrio en Belgio (ondernemingsraad, "entreprena komitato/entreprena konsilio"), Valonio en Belgio (conseil d'entreprise, entreprena konsilio), Luksemburgio (comité mixtedélégation du personnel, "komuna respektive miksita komitato" aŭ "delegacio de la kunlaborantaro"), Francio (comité social et économique, "socia kaj ekonomia komitato"), Italio (comitato aziendale, entreprena komitato), Hispanio (comité de empresa, "entreprena komitato"), Pollando (Rada pracowników, "laborista konsilio"), Litovio (Darbo taryba, "labora konsilio") kaj Danio (Samarbejdsudvalg, mallonge SU, "kunlabora komitato").

Estas tri ĉefaj vidoj pri kial entreprenaj konsilioj ĉefe ekzistas: redukti laborejajn konfliktokn per plibonigo kaj sistemigo de komunikaj kanaloj; pliigi marĉandpovon de laboristoj koste de posedantoj per leĝaro; kaj korekti merkatajn fiaskojn per publika politiko.

Vidu ankaŭ redakti