Erika Fodor Hajnal
Erika Fodor Hajnal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Hajnal Erika estas hungara tekstilartisto. Ŝia origina nomo estis Hajnal Erika Erzsébet.
Erika Fodor Hajnal | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Hajnal Erika Erzsébet |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1977–1981) ![]() |
Okupo | |
Okupo | textile designer (en) ![]() fasonisto ![]() |
Erika Hajnal [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiErika Hajnal frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis desegnisto jaron en tekstiluzino de Budakalász. Ŝi studis inter 1977 - 1981 en Industriarta Altlernejo. Ŝia plej grava instruisto estis István Eigel. En 1983 ŝi havis stipendion en Eindhoven. Ekde 1992 ŝi okupiĝas pri planadoj de tekstiloj en hoteloj. Ŝi establis propran firmaon, kiu ne nur planadas, sed ankaŭ komercas tekstilojn. Ŝi ricevis ne nur hungarajn premiojn en la 1980-aj jaroj.