Ernő Ács

hungara fizikisto

Ernő ÁCS [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Ernő estis hungara fizikisto, elektra inĝeniero, inventisto, instruisto.

Ernő Ács
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1907 (1907-03-23)
en Budapeŝto
Morto 4-an de marto 1991 (1991-03-04) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto • party official
vdr

Ernő Ács [1] naskiĝis la 23-an de marto 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de marto 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Ács post la bazlernejo eklaboris en 1921, sed vespere li plulernis en gimnazio. Post la abituriento li lernis plu kaj li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post siaj studoj li instruis en lernejo, poste en la universitato li estis helpoprofesoro. En 1937 li ricevis postenon en geofizika instituto, post 2 jaroj en uzino. En 1945 li aliĝis al la komunistoj, samtempe li iĝis vicdirektoro. Ekde 1949 li gvidis la menciitan instituton, inter 1952 kaj 1969 li gvidis la telekomunikadan instituton.

En 1952 li ricevis premion Kossuth, post 2 jaroj li ricevis signifan postenon ankaŭ en la komunista partio. Li okupiĝis pri telekomunikadaj retoj. En la 1950-aj jaroj li inventis telefoncentralon "Address Code", kiu estis ĝermo de ARPANET.

Fontoj redakti