Ernő Fekete
Ernő Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Ernő estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina persona nomo estis Tibor.
Ernő Fekete | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Fekete Tibor |
Naskiĝo | 19-an de marto 1972 (52-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1995) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ernő Fekete [1] naskiĝis la 19-an de marto 1972 en Szombathely.
Biografio
redaktiErnő Fekete jam dum la lernejaj jaroj estis amatora aktoro, en 1988 li atingis la unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio en kategorio deklamado. Post la tutlanda sukceso li estis vicaktoro en Teatro Petőfi (Veszprém). Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995, kie liaj ĉefaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Katona József. En 2010 li prezentis sole spektaklon pri poemoj de Sándor Weöres kun granda sukceso. Li ricevis plurajn premiojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La ventego - Stephano
- Otelo - Jago
- Somermeznokta sonĝo - Theseus; Lysander
- Molière:
- La Avarulo - Jacques
- Tartufo - Damis; titolrolo
- La mizantropo - Alceste
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Sorstalanság (Sensorteco, 2005)
- Fekete leves (2013)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Miénk a kép Műsor (1996)
- Félvilág (2015)
Aliaj roloj
redakti- dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Joaquin Phoenix, Christopher Judge kaj aliaj
- roloj en literaturaj programoj de Hungara Radio
- leganto de tekstoj en interreto