GERŐ Ernõ (naskiĝis kiel SINGER Ernő, la 8-an de julio 1898 Terbegec [hodiaŭ Trebušovce, Slovakio] – mortis la 12-an de marto 1980, Budapeŝto) estus hungara komunista politikisto, ekonomikisto, gvidanto dum la t.n. Rákosi-epoko. Li respondecas pri misagadoj dum la stalina epoko de Hungario (1949-1953) kun Mátyás Rákosi kaj Mihály Farkas.

Ernő Gerő
Persona informo
Gerő Ernő
Naskonomo Singer Ernő
Naskiĝo 8-an de julio 1898 (1898-07-08)
en Trebušovce
Morto 12-an de marto 1980 (1980-03-12) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, Torony-88. fülke Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1916–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hungara Komunista Partio
Partio de Hungaraj Laboristoj
Hungara Socialista Laborista Partio (–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Erzsébet Fazekas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Anna Fazekas (en) Traduki (bofratino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
spiono
politikisto
ŝtata funkciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li junaĝe agadis en socialismaj, poste komunismaj junularaj movadoj, en 1919 batalis en la hungara Ruĝa Armeo. Li fuĝis en 1919 al Vieno, poste al Bratislavo, Bukareŝto. Oni arestis lin en 1922 en Budapeŝto kaj kondamnis je 15-jara prizono, sed en 1924 transdonis al la Sovetunio.

Li agadis inter kadroj de la internacia laborista movado interalie en Francio, Belgio, Finnlando, Portugalio, Jugoslavio. Li kaŭzis morton de multaj anoj de la Internaciaj Brigadoj kiel komisiisto de la soveta sekretservo, dum la hispana enlanda milito. Li agadis dum la dua mondmilito en la Kominterno.

Li revenis en Hungarion en 1945 kun aliaj komunistaj gvidandoj de la elmigrejo. Li estis gvidanto en la komunita partio kaj en la registaro. Li direktis la ŝtatigojn, ekonomian ministerion en diversaj pozicioj.

Post forigo de Mátyás Rákosi, ekde julio de 1956 ĝis 25-a de oktobro, li estis unua sekretario de la komunista partio.

Li akrte atakis la revolucion en radioparolo (23-an de oktobro) poste fuĝis al Moskvo. Li vivis ĝis 1960 en al Sovetunio, poste hejmenvenis kaj tiam la partio ekskludis lin pro la misagadoj (1962). Li vivis ĝismorte retiriĝante, okupiĝante per tradukado. Li estis ano de Hungara Scienca Akademio.