Ernő Kemenes [kemeneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemenes Ernő estas hungara politikisto, ministro, profesoro, ekonomikisto.

Ernő Kemenes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1940 (1940-10-01) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernő Kemenes [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Kemenes akiris diplomon en Universitato Marx Károly en 1962, poste li eklaboris en energia trusto. Post 2 jaroj li revenis al la supre menciita universitato por instrui. Ekde 1968 li ricevis postenon en instituto, ekde 1980 en ministerio pri eduko, fine en Tutlanda Planada Oficejo, kie li estis direktoro en rango subministro inter 1987 kaj 1989. En la jaroj 1989 kaj 1990 li estis ĉefo de la oficejo en rango ministro proksimume jaron. Post falo de la socialismo li estis docento kaj katedrestro en la universitato. En 1994 li estis konsilisto de Gyula Horn, krome tiutempe li laboris en librotenista firmao.

Fontoj redakti