Ernő Levius, laŭ hungarlingve kutima nomordo Levius Ernő estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

Ernő Levius
Persona informo
NomoErnő Levius
Dato de naskiĝo3-a de junio 1907 [#]
Dato de morto31-a de januaro 1993 [#]
Aĝo je morto85
Okupoj kaj profesioj
Okupofizikisto [#]
Portalo pri Homoj
vdr

Ernő Levius [1] Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de junio 1907 en Szarvas. Li mortis la 31-an de januaro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Levius frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter, fine li doktoriĝis en 1930. Post siaj studoj komence li instruis en luterana gimnazio en Budapeŝto, ekde 1932 en universitata fizika instituto en Szeged apud Zoltán Bay. Post jaroj li denove instruis en la luterana gimnazio ĝis la soldatiĝo en 1944. Post la 2-a mondmilito li reiris por instrui en la gimnazion, sed pro la ŝtatiĝo en 1952 li estis vicprofesoro en Teknika Universitato de Budapeŝto. Inter 1958-1963 li instruis en gimnazio, poste li estis adjunkto, poste docento en la fizika katedro. Li ricevis premion en 1963.

Elektitaj libroj redakti

  • Általános fizika, Fénytan - gimnazia lernolibro
  • Általános fizika 1979 - gimnazia lernolibro
  • Optikai demonstrációs kísérletek 1975 - pedagogia helpilo

Fontoj redakti