Ernő Nemecz [nemec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemecz Ernő estis hungara geologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1980).

Ernő Nemecz
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1920 (1920-08-22)
en Lučenec
Morto 25-an de novembro 2021 (2021-11-25) (101-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geokemiisto • mineralogo
vdr

Ernő Nemecz [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1920 en Ĉeĥoslovakio en Lučenec kaj mortis la 25-an de novembro 2021.

Biografio redakti

Ernő Nemecz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943. En la sekva jaro li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Baldaŭ plejparte li instruis en universitato de Veszprém (urbo), kie li estis rektoro en 1953 kaj inter 1971-1980. Li ricevis 6 premiojn inter 1969-2008.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Föld eredete (2007)
  • Ásványok átalakulási folyamatai talajokban
  • Nyomelemek
  • Ásványok felszíni átalakulásának időigénye (2008)

Fontoj redakti