Ernest Esclangon

franca astronomo kaj matematikisto

Ernest Benjamin Esclangon (naskiĝis la 17-an de marto 1876 en Mison, Alpes-de-Haute-Provence, mortis la 28-an de januaro 1954 en Eyrenville, Francio) estis franca astronomo kaj matematikisto.

Ernest Esclangon
Persona informo
Ernest Esclangon
Naskonomo Ernest Benjamon Esclangon
Naskiĝo 17-an de marto 1876 (1876-03-17)
en Mison
Morto 28-an de januaro 1954 (1954-01-28) (77-jaraĝa)
en Eyrenville
Tombo Q76878465 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Paul PainlevéEmile Borel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernest Esclangon antaŭ la parolanta horloĝo de la Observatorio de Parizo en (1933).

En 1895 li komencis studi matematikon ĉe la École Normale Supérieure, diplomiĝanta en 1898. Serĉanta kelkajn mezumojn de financa subteno dum li kompletigis lian doktoriĝon pri preskaŭ-periodaj funkcioj, li komencis labori ĉe la Bordoza Observatorio, instruanta kelkajn lecionojn pri matematiko ĉe la universitato.

Dum la unua mondmilito, li laboris pri balistiko kaj evoluigis tutnovan metodon por ekzaktece trafi malamikan artilerion.

Post kiam alvenis la armistico en 1919, Esclangon estis direktoro de la Strasburga Observatorio kaj profesoro de astronomio ĉe la tiea universitato la sekvantan jaron.[1] En 1929, li estis nomumita direktoro de la Observatorio de Parizo kaj de la International Time Bureau kaj elektita al la Bureau des Longitudes en 1932. Eble li estas plu memorita ĉar iniciatis la unuan ekzempleron de parolanta horloĝo en 1933. Li estis elektita al la Akademio de Sciencoj de Francio en 1939.

Servanta kiel direktoro de la Observatorio de Parizo dum la dua mondmilito kaj pro la germana okupo de Parizo, li retiriĝis en 1944.

La kelkopa asteroido 1509 Esclangona estas nomita je lia honoro.

La luna kratero Esclangon estas nomita je lia honoro.

Referencoj redakti

  1. The Biographical Encyclopedia of Astronomers Thomas Hockey, 2009, Springer Publishing isbn 978-0-387-31022-0 alirita la 22an de Aŭgusto en 2012 http://www.springerreference.com/docs/html/chapterdbid/58426.html

Eksteraj ligiloj redakti